Komunista Partio de Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komunista Partio de Grekio
Κομμουνιστικό Κόμμα Ελλάδας
Emblemo de Komunista Partio de Grekio
Lando Flago-de-Grekio.svg Grekio
Estro Aleka Papariga (stato de somero 2012)
Fondiĝo novembro 1918
Lingvo(j) greka
Ĉefa sidejo Ateno
Retejo www.kke.gr
v  d  r
Information icon.svg

La Komunista Partio de Grekio (greke Κομμουνιστικό Κόμμα Ελλάδας, Komunistikó Kóma Eládas, mallonge KKE aŭ "kapo kapo epsilono") estas komunisma politika partio en Grekio. Ĝi kiel politika partio ekzistas ekde novembro 1918, tiam fondita je la nomo "Socialista Labora Partio de Grekio", kaj sekve estas la plej malnova inter la nunaj politikaj partioj reprezentataj en la Grekia Parlamento. En la parlamenta baloto de majo 2012 la partio ricevis 26 parlamentajn seĝojn, kaj en la tuj sekva baloto de junio draste perdis balotajn voĉojn, tiel ke ĝi akiris nur 12 parlamentajn seĝojn.

Partiestrino laŭ la stato de somero 2012 estas Aleka Papariga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]