Komunista partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martelo kaj falĉilo, simbolo de la komunistaj partioj

Komunista partio estas partio, kiu defendas komunismon, kaj baziĝas sur la instruoj de Karl Marx kaj plejofte ankaŭ Lenin. Ne ĉiuj komunistaj partioj uzas la vorton komunista en siaj nomoj. La komunistaj partioj ĝenerale sekvis la tradiciojn bazitajn en la Oktobra Revolucio en Sovetunio. Komunistaj partioj regis en pluraj landoj, kaj ankoraŭ regas en kelkaj. En multaj aliaj landoj, komunistaj partioj estas aŭ estis malpermesitaj.

Historio

Karlo MARKSO (1818-1883)
Friedrich Engels (1820-1895)

En la 19-a jarcento oni uzis la esprimon Komunista partioLigo de la komunistoj por la internacia asocio de laboristoj kiun gvidis Marx kaj Engels, kaj kiu eldonis la faman Komunistan Manifeston, ankaŭ konatan kiel Manifesto de la Komunista Partio.

La nuna uzado komenciĝis post la Rusa Revolucio, en 1918, kiam la Bolŝevika partio ŝanĝis sian nomon al Komunista partio (KPSU), kaj favoris la splitiĝon de la revoluciaj aloj de la socialdemokrataj partioj, kiuj ĝenerale alprenis ankaŭ la nomon komunista.

Partioj kun tiu nomo aŭ similaj prenis povon en diversaj landoj en sekvaj jaroj, unue en Mongolio, post la Dua Mondmilito en orienta Eŭropo, kaj poste en Ĉinio, Norda Koreio, Kubo, Vietnamio kaj aliaj landoj.

La nunaj reĝimoj en Ĉinio, VietnamioKubo estas regataj de partio kiuj oficiale nomas sin komunistaj, kvankam estas disputo pri tio ĉu ili (precipe en Ĉinio) rajtas sin ankoraŭ nomi sin tiel.

La diverseco ene de la grupo de komunistaj partioj estas sufiĉe granda. Pro tio, oni povas paroli pri tre diversaj kurentoj:

Historio de la Komunista Partio en

Britio

Francio

Germanio

Hispanio

Hungario

Meksiko

Sovet-Unio

Usono

Ankaŭ vidu