Acquarossa (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Acquarossa)
Komunumaro Acquarossa
Blazono de la komunumaro Acquarossa
Acquarossa
Mapo de la komunumaro Acquarossa
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Blenio
Ĉefloko Acquarossa
Koordinatoj  46° 27′ N 8° 56′ O / 46.450 °N, 8.933 °O / 46.450; 8.933 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ N 8° 56′ O / 46.450 °N, 8.933 °O / 46.450; 8.933 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 61,7 km²
Loĝantardenseco 29 loĝantoj/km²


La komunuaro Acquarossa estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la Distrikto Blenio. Ĝi havis 1816 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo kaj vilaĝo Acquarossa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Acquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn norde de Belinzono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Acquarossa kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la pasejovojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Acquarossa[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Acquarossa konsistas (stato en 2013) el unu sola komunumo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Acquarossa Acquarossa 1816 61,7 5048
Totale 1 1816 61,7 --

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2004 la komunumaro Acquarossa konsistis el la komunumoj Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 tiuj komunumoj estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa, kiu ricevis ĝian nomon de la vilaĝo Acquarossa, kiu estas grava kuracloko en la centro de la komunumaro.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]