Belinzono (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Belinzono)
Komunumaro Belinzono
Blazono de la komunumaro Belinzono
Belinzono
Mapo de la komunumaro Belinzono
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Ĉefloko Belinzono
Koordinatoj  46° 12′ N 9° 1′ O / 46.200 °N, 9.017 °O / 46.200; 9.017 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ N 9° 1′ O / 46.200 °N, 9.017 °O / 46.200; 9.017 (mapo)
Nombro de loĝantoj 23286(2009-12-31)
Areo 50,40 km²
Loĝantardenseco 462,02 loĝantoj/km²


La komunuaro Belinzono estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Belinzono. Ĝi havis 23286 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Belinzono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Belinzono situas sude de la Valo de Leventina ĉe la kuniĝo de la valo de Mesoko kun la valo de la rivero Tiĉino.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sude de la kantonĉefurbo Belinzono situas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A2 kun la svisa aŭtovojo A3. Belinzono estas fervojnodo de la trajnlinio de Lugano al Lucerno trans Gotardo kaj de la trajnlinio de Belinzono al Locarno.

Komunumoj de la komunumaro Belinzono[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Belinzono konsistas (stato en 2012) el 3 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Belinzono estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arbedo-Castione Arbedo-Castione 4380 21.3 5001
Belinzono Belinzono 17544 19.1 5002
Lumino Lumino 1362 10.0 5010
Totale 3 23286 50,4 -

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]