Verbandsgemeinde Hettenleidelheim
| Hettenleidelheim | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
| Distrikto | Distrikto Bad Dürkheim | ||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | ||||
| Koordinatoj | 49°32′15″N 8°4′17″O / 49.5375°N, 8.07139°O | ||||
| Areo | 40.32 km² | ||||
| Loĝantaro | 11055 (stato: 2006-12-31) | ||||
| Aŭtomobila kodo | DÜW | ||||
| Subdivido | 5 komunumoj (Gemeinden) | ||||
| Komunumestro | Helmut Rüttger | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstraße 45 67310 Hettenleidelheim |
||||
La Verbandsgemeinde Hettenleidelheim estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la centra komunumo Hettenleidelheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de 2006 la komunumaro entute havis 11055 loĝantojn.
La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
Unuopaj membraj komunumoj [redakti] |
La blazono de la komunumaro simboligas la historiajn regintojn: Supre la arĝenta aglo sur blua fundo kaj la kvar krucoj sur ruĝa fundo reprezentas la historian grafan dinastion Leininger, sube la arĝenta ŝlosilo sur nigra-ora fono la antaŭan episkopejon Worms kaj la ora leono sur nigra fono la historian regnon Palatinato.
