Komunumaro Kisdorf
El Vikipedio
| Kisdorf | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
| Distrikto | Distrikto Segeberg | ||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | ||||
| Koordinatoj | 53°49′N 10°01′O / 53.817°N, 10.017°O | ||||
| Areo | x km² | ||||
| Loĝantaro | 10.638 (stato: 30-a de septembro 2006) | ||||
| Aŭtomobila kodo | SE | ||||
| Subdivido | 9 komunumoj (Gemeinden) | ||||
Kisdorf estas komunumaro - en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter - en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Segeberg, iom norde de Hamburgo. La 30-an de septembro 2006 la komunumaro havis 10.638 loĝantojn.
La unuopaj komunumoj estas (la respektivaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato 30-a de septembro 2006 inter krampoj):
- Hüttblek (366)
- Kattendorf * (899)
- Kisdorf (3.551)
- Oersdorf (862)
- Sievershütten (1.164)
- Struvenhütten (1.072)
- Stuvenborn (905)
- Wakendorf II (1.420)
- Winsen (399)
Administra sidejo de la komunumaro estas la komunumo Kattendorf, kiu en la supra listo estas markita per steleto - ne la komunumo Kisdorf, kies nomon havas la komunumaro.
