Koiro (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Koiro)
Komunumaro Koiro
Blazono de la komunumaro Koiro
Koiro
Mapo de la komunumaro Koiro
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Ĉefloko Koiro
Koordinatoj  46° 51′ N 9° 32′ O / 46.850 °N, 9.533 °O / 46.850; 9.533 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ N 9° 32′ O / 46.850 °N, 9.533 °O / 46.850; 9.533 (mapo)
Nombro de loĝantoj 33377 (2009-12-31)
Areo 28,09 km²
Loĝantardenseco 1188 loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Koiro estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Plessur. Ĝi havis 33377 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Koiro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro kaj komunumo Koiro situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Plessur, kiu alfluas sur ĝia teritorio al Rejno. La rivero Rejno formas la nordokcidentan liman de la komunumaro.

Komunumoj de la komunumaro Koiro[redakti | redakti fonton]

La distrikto Koiro konsistas (stato en 2009) nur el unu sola komunumo, nome el la kantonĉefurbo Koiro kun kies teritorio ĝi kongruas:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Koiro Koiro 33377 28.09 3901
Totale 1 33377 28,09

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Koiro estis formita surbaze de la nova konstitucio de 1851 el la malnova tribunalkomunumo Koiro, kiu konsistis tiam el la urbo Koiro kaj la komunumo Koiro-Korto. La komunumo Koiro-Korto en la jaro 1852 estis integrita al la urbo Koiro, tiel, ke ek de tiam la komunumaro konsistis el nur unu sola komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la jurisdikciaj kompetencoj de la komunumaro transiris al la distrikto, tiel ke al la komunumaro restas nun nur administraj taskoj. Krome ĝi estas kontrolinstanco pri la komunumaj aŭtoritatoj. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]