Komunumaro Leezen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leezen
Blazono
Komunumaro Leezen (Germanio)
Komunumaro Leezen (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Segeberg
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo SE
Subdivido 12 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Demografio
Loĝantaro 8.159 (stato: 30-a de septembro 2006)
Geografio
Geografia situo 53° 52′ N, 10° 15′ O (mapo)53.86666666666710.25Koordinatoj: 53° 52′ N, 10° 15′ O (mapo)
Areo 156 km²
vdr

Leezen estas komunumaro - en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter - en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Segeberg, iom norde de Hamburgo. La 30-an de septembro 2006 la komunumaro havis 8.159 loĝantojn.

La unuopaj komunumoj estas (la respektivaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato 30-a de septembro 2006 inter krampoj):

  1. Bark (1.004)
  2. Bebensee (593)
  3. Buchholz, arbaro
  4. Fredesdorf (370)
  5. Groß Niendorf (678)
  6. Högersdorf (419)
  7. Kükels (438)
  8. Leezen * (1.638)
  9. Mözen (462)
  10. Neversdorf (714)
  11. Schwissel (229)
  12. Todesfelde (1.035)
  13. Wittenborn (849)
Komunuma ŝildo de Todesfelde, kiu havas - tradukite el la germana lingvo - la dramecan nomon "kampo de morto"

Administra sidejo de la komunumaro estas la samnoma komunumo Leezen, kiu en la supra listo estas markita per steleto. El la areo de entute 156 kvadrataj kilometroj proksimume 41 estas kovrataj de la granda arbara areo Buchholz kaj la restas 115 kvadrataj kilometroj dividiĝas inter la membraj komunumoj.

La komunumaro ekestis la 1-an de januaro 1968 pro libervola kunligo de la antaŭaj komunumaroj Leezen kaj Wittenborn.