Komunumaro Meza Norda Frislando
| Meza Norda Frislando | ||||
|
||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||
| Distrikto | Norda Frislando | |||
| Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||
| Koordinatoj | 54°37′N 08°58′O / 54.617°N, 8.967°O | |||
| Areo | 594.44 km² | |||
| Loĝantaro | 20079 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
| Aŭtomobila kodo | NF | |||
| Oficiala kodo | 010545494 | |||
| Subdivido | 19 komunumoj (Gemeinden) | |||
| Komunumestro | Hans-Jakob Paulsen | |||
| Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | |||
| Adreso de la administrejo | Theodor-Storm-Str. 2 25821 Bredstedt |
|||
| Komunuma retejo | : |
|||
La komunumaro Meza Norda Frislando – germane Amt Mittleres Nordfriesland – estas administra ligo de 19 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Bredstedt-Land kaj Stollberg plus la ĝis tiam sendependa urbo Bredstedt, en kiu nun troviĝas la sidejo de la komunumaro. Fine de decembro 2011 la komunumaro havis 20079 loĝantojn.
Situo [redakti]
La komunumaro limiĝas okcidente per la Norda Maro kaj la sendependa komunumo Reußenköge, norde per la komunumaro Südtondern, oriente kaj sudoriente per la komunumaroj Schafflund (distrikto Schleswig-Flensburg) kaj Viöl kaj sude pere de la komunumaro Norda Maro-Treene. La areo grandparte korespondas al la historia administra teritorio Nordergoesharde.
Membraj komunumoj [redakti]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2011)
- Ahrenshöft (512)
- Almdorf (537)
- Bargum (605)
- Bohmstedt (721)
- Bordelum (2002)
- Bredstedt, urbo (4921)
- Breklum (2342)
- Drelsdorf (1270)
- Goldebek (354)
- Goldelund (381)
- Högel (440)
- Joldelund (736)
- Kolkerheide (59)
- Langenhorn (3109)
- Lütjenholm (320)
- Ockholm (357)
- Sönnebüll (270)
- Struckum (971)
- Vollstedt (172)

