Komunumaro Norda Maro-Treene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Nordsee-Treene)
komunumaro Norda Maro-Treene
Komunumaro Norda Maro-Treene (Germanio)
Komunumaro Norda Maro-Treene (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 010545492
Subdivido 27 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Jens Christian
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Schulweg 19
25866 Mildstedt
Demografio
Loĝantaro 23838 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 28′ N, 9° 6′ O (mapo)54.4616666666679.0952777777778Koordinatoj: 54° 28′ N, 9° 6′ O (mapo)
Areo 412 km²
Oficiala retejo http://www.amt-nordsee-treene.de/
vdr

La komunumaro Norda Maro-Treenegermane Amt Nordsee-Treene – estas administra ligo de 27 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, borde de la Norda Maro. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Friedrichstadt (escepte de la urbo Friedrichstadt), Hattstedt, Nordstrand kaj Treene. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 23838 loĝantojn. Administra sidejo estas la komunumo Mildstedt.

La urbo Friedrichstadt ne apartenas al la komunumaro, sed tamen interkonsentis pri komuna administrado, tial ke la oficialajn administrajn servojn por la loĝantaro Friedrichstadt prizorgas la komunumaro. Krom la centra oficejo en Mildstedt ekzistas civitanaj oficejoj en Friedrichstadt, Hattstedt kaj Nordstrand.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumaro konsistigas ringon ĉirkaŭ la urbo Husum. Okcidente ĝi limiĝas pere de la Norda Maro, norde per la komunumaro Meza Norda Frislando, nordoriente per la komunumaro Viöl, oriente per la distrikto Schleswig-Flensburg, sude per la urbo Friedrichstadt kaj la rivero Eider kaj sudokcidente per la komunumaro Eiderstedt.

Membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

(nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

  1. Arlewatt (353)
  2. Drage (646)
  3. Elisabeth-Sophien-Koog (55)
  4. Fresendelf (86)
  5. Hattstedt (2677)
  6. Hattstedtermarsch (282)
  7. Horstedt (828)
  8. Hude (189)
  9. Koldenbüttel (898)
  10. Mildstedt (3950)
  11. Nordstrand (2256)
  12. Oldersbek (742)
  13. Olderup (469)
  14. Ostenfeld (Husum) (1554)
  15. Ramstedt (429)
  16. Rantrum (1924)
  17. Schwabstedt (1333)
  18. Seeth (768)
  19. Simonsberg (821)
  20. Süderhöft (19)
  21. Südermarsch (137)
  22. Uelvesbüll (303)
  23. Winnert (698)
  24. Wisch (112)
  25. Wittbek (807)
  26. Witzwort (1022)
  27. Wobbenbüll (480)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]