Vezia (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Vezia)
Komunumaro Vezia
Blazono de la komunumaro Vezia
Vilao Negroni en Vezia
Mapo de la komunumaro Vezia
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Ĉefloko Vezia
Koordinatoj  46° 2′ N 8° 57′ O / 46.033 °N, 8.950 °O / 46.033; 8.950 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ N 8° 57′ O / 46.033 °N, 8.950 °O / 46.033; 8.950 (mapo)
Nombro de loĝantoj 21501 (2011-12-31)
Areo 12,30 km²
Loĝantardenseco 1748 loĝantoj/km²


La komunumaro Vezia estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 21501 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Vezia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeca komunumaro Vezia konsistas el antaŭurbaj komunumoj de la distriktĉefurbo Lugano kaj estas komplete integrita al ties aglomeraĵo. La suda komunumo Sorengo estas disigita de la cetera komunumaro de la orienta parto de Lugano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumaro ĉefe estas servata de la lokaj busoj de Lugano kaj la suda komunumo Sorengo ankaŭ de la etspura trama fervojo de Lugano al Ponte Tresa.

Komunumoj de la komunumaro Vezia[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Vezia konsistas (stato en 2013) el 10 komunumoj, el kiuj Massagno estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Cadempino Cadempino 1446 0.8 5162
Canobbio Canobbio 1947 1.3 5176
Comano Comano 2000 2.0 5176
Cureglia Cureglia 1315 1.1 5180
Lamone Lamone 1676 1.8 5189
Massagno Massagno 5886 0.7 5196
Porza Porza 1494 1.6 5214
Savosa Savosa 2111 0.7 5221
Sorengo Sorengo 1709 0.9 5225
Vezia Vezia 1917 1.4 5231
Totale 10 21501 12,30 --


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]