Bartoszyce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumo Bartoszyce)
Bartoszyce
germane: Bartenstein

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Bartoszyce (Pollando)
Bartoszyce (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Bartoszyc
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Bartoszyce
Komunumo komunumo Bartoszyce
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 54° 15′ N, 20° 48′ O (mapo)54.2520.8Koordinatoj: 54° 15′ N, 20° 48′ O (mapo)
Areo 11 km²
Loĝantaro 22281 (en 2021)
Loĝdenso 2 026 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-200
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NBA
TERYT 6283601011
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Bohaterów Monte Cassino 1
Poŝtkodo de estraro 11-200
Telefono de estraro 89 762-98-06
Fakso de estraro 89 762-98-05
Poŝto de estraro urzad.miasta@bartoszyce.pl
Ĝemelaj urboj (Rusio) Bagrationovsk
(Rusio) Pionerskij
(Germanio) Nienburg
(Svedio) Emmaboda
Komunuma retejo http://www.bartoszyce.pl
vdr
la urba kirko Johano la baptisto, nun katolika
la centra placo

Bartoszyce (pole ekde 1947, antaŭe de 1945 ĝis 1947: Barsztyn; germane: Bartenstein; litove: Barštynas; prapruse: Bartanstabs) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Bartoszyce. Ĝis la jaro 1945 la urbeto havis germanlingvan loĝantaron kaj apartenis al la regiono Orienta Prusio, ekde 1871 parto de la Germana Regno. Fine de 2021 en la urbo vivis 22 281 loĝantoj.[1]

La urba "pordego de Heilsberg" en la urbo

Historio[redakti | redakti fonton]

La Ordeno de germanaj kavaliroj konstruis en la loko de hodiaŭa urbo en la jaro 1240 unu el la unuaj defendkasteloj sur la terenoj de Prusio. Proksime de la kastelo, ĉe la bordo de rivero Łyna, ekkreskis la setlejo. La unuaj estis supozeble la germanaj koloniistoj el HesioBrandenburgio, poste ankaŭ komencis veni polaj setlantoj el Mazovio. En la jaro 1326 la loko ricevis la nomon Rosenthal kaj la urborajtojn. En la jaro 1332 ricevis la nomon Bartenstein. La lokiga privilegio laŭ la leĝo de Chełmno faris la Granda Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Luther von Braunschweig (1275-1335). Antaŭ la veno de la teŭtonaj kavaliroj sur tiuj tereno nomata Bartio loĝis la praprusoj, la gento de bartoj (germane: Barten).

La pli grandaj ligoj kun Pollando estis ĉar la Duklando Prusio estis la feŭdo de polaj reĝoj kaj de Krono de la Regno de Pollando en la jaro 1525, tio donis al la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo la disvolvon.

Dum la Napoleonaj Militoj la 26an de aprilo 1807 Bartoszyce ekestis la centro de la politikaj eventoj, tie renkontiĝis la reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) kun la caro Aleksandro la 1-a (Rusio). Post la Dua Mondmilito laŭ la decido de la Potsdama konferenco oni forpelis la germanan loĝantaron kaj anstataŭis per la pola kaj ukraina loĝantaro, kaj en 1947 aperis Bartoszyce, la nova nomo de la urbo.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio:

Johann Gottlob Behnisch (1836): Versuch einer Geschichte der Stadt Bartenstein in Ostpreußen und des Kirchspiels : als Denkmal der fünfhundertjährigen Jubelfeier der Stadt am 3ten August 1832, nebst Beschreibung dieser Feier und LIX Beilagen, Paschke, Königsberg.

Jan Borodzicz, Kazimierz Borowicz (1987): Bartoszyce. Z dziejów miasta i okolic, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

Max Hein, Henryk Sznytka, Jerzy Drogomir (2001): Historia miasta Bartoszyce 1332-1932, Wydawnictwo Press Foto, Olsztyn.

Manfred Hübner (1994):Das Herz Preussens: das Bartnerland im Rahmen der preussisch-deutschen Geschichte von den Anfängen bis zur Gegenwart, Institut für Landeskunde Ost- und Westpreußens, Oberschleißheim.

Leopold Krug (1833): Die preußische Monarchie: topographisch, statistisch und wirthschaftlich dargestellt, Duncker und Humblot, Berlin.

Paweł Pizuński (2003): Poczet wielkich mistrzów krzyżackich 1198-2000, Arenga, Gdańsk.

August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes- und Volkskunde, Verlag der Gebrüder Bornträger, Königsberg.

Anne Reimann, Claus Reimann (2009): Bartenstein wie es früher war: von Handwerkern, Hofräten, Lakaien und vom Leben einer barocken Kleinresidenz, Selbstverlag, Schrozberg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://bartoszyce.pl/russian/, https://bartoszyce.pl/deutsche/, https://bartoszyce.pl/english/ Oficiala retejo