Komunumo de portugallingvaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo de portugallingvaj landoj
flago
internacia organizaĵo
Komenco 17-a de julio 1996 vd
Geografia situo 38° 42′ 39″ N, 9° 8′ 3″ U (mapo)38.71083333-9.13416667Koordinatoj: 38° 42′ 39″ N, 9° 8′ 3″ U (mapo)
Sidejo Penafiel Palace
Komunumo de portugallingvaj landoj (Portugalio)
Komunumo de portugallingvaj landoj (Portugalio)
DEC
Komunumo de portugallingvaj landoj
Komunumo de portugallingvaj landoj
Map
Komunumo de portugallingvaj landoj
Ĉefestro(j) Francisco Ribeiro Telles • Luís de Matos Monteiro da Fonseca • Marcolino Moco • Dulce Gamito Pereira • João Augusto de Médicis • Domingos Simoes Pereira • Murade Isaac Murargy • Maria do Carmo Silveira vd
Lingvoj

portugala lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komunumo de Portugallingvaj Landoj (portugale Comunidade dos Países de Língua Portuguesa, akronime CPLP) estis kreita en Lisbono en julio 1996 por kunigi la sep portugallingvajn landojn kiu tiam ekzistis: Brazilon, Angolon, Kabo-Verdon, Gvineon Bisaŭan, Mozambikon, Portugalion kaj Sao-Tomeon kaj Principeon. La komunumo havas tri ĝeneralajn principojn: politik-diplomatia unuiĝo de siaj membroj; social-ekonomia, kultura, jura kaj teknik-scienca kunlaboro kaj pligravigo kaj divastigo de portugallingvon. Post sia sendependiĝo, Orienta Timoro eniris la organizon.

La komenco de KPL estis la kreo de Instituto Internacional de Língua Portuguesa (Internacia Instituto de Portugala lingvo), okaze de la Reunião de Cúpula de Chefes de Estado dos Países de Língua Oficial Portuguesa (Kupola Kunveno de Ŝtatestroj de Landoj kies Oficiala Lingvo estas la Portugala) en San-Luis, Maranjo en 1989. Tiu instituto, kies sidejo estas en Prajo, Kabo-Verdo, estas la unua formala ilo de KPL.

Strukturo de KPL[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj decidaj organoj estas:

  • Konferenco de ŝtatestroj kaj registrarestroj dujara;
  • Konsulta Kunveno de Ministroj de Fremdaj Rilatoj ĉiujara;
  • Konsilio de Daŭra Akordigo monata;
  • Ekzekutiva Sekretario, daŭra.

Partoprenantaj landoj - mapo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]