Komuta grupo
En algebro, komuta grupo (aŭ abela grupo) estas grupo (G, •) tia ke a • b = b • a por ĉiuj a kaj b en G. La operacio • de la grupo do estas komuta. La nomo abela grupo devenas de la norvega matematikisto Niels Henrik Abel.
Konataj ekzemploj de komutaj grupoj estas
- la entjeraj nombroj kun la adicio
- la racionalaj nombroj, escepte de nulo, kun la multipliko
- la reelaj nombroj, escepte de nulo, kun la multipliko
- la kompleksaj nombroj, escepte de nulo, kun la multipliko
- la kvaropa grupo de Klein
Grupoj ne komutaj estas ekzemple
- la duĵetaj funkcioj sur donita aro
- la kvaternionoj, sen nulo, kun la multipliko
- vektora spaco (pli-ol-unu-dimensia) kun la skalara produto