Komuteco
El Vikipedio
Komuteco estas eco de duargumenta matematika operacio. Duargumenta operacio estas komuta, se interŝanĝo (komutado) de la du operaciatoj ne influas la rezulton.
Formala difino [redakti]
Se
estas duargumenta operacio sur la aro S, ĝi estas komuta se
por ĉiuj x, y en S.
Aldone, oni diras, ke du elementoj x kaj y komutas se
.
En funkcia skribo komuteco estas esprimata jene:
- ∀ a, b: f(a, b) = f(b, a)
Komutaj estas ekzemple:
- multipliko kaj adicio de reelaj aŭ kompleksaj nombroj;
- adicio de vektoroj;
- skalara produto de vektoroj.
Malkomuteco [redakti]
Se
estas duargumenta operacio sur la aro S, ĝi estas malkomuta se
por ĉiuj x, y en S.
kie -a por a en S estas la kontraŭegalo.
Malkomutaj estas ekzemple:
- subtraho de reelaj aŭ kompleksaj nombroj;
- vektora produto de tri-dimensiaj vektoroj.

por ĉiuj x, y en S.
por ĉiuj x, y en S.