Končinský potok
El Vikipedio
| Končinský rivereto | |
|---|---|
| Longeco | 21,2 km |
| Alteco de la fonto | 490 m |
| Meznombra trafluo | 0,33 m³/s |
| Akvokolekta areo | 59,7 km² |
| Alfluantoj | Úhřický rivereto (d.), Úsobrnský rivereto (d.), Malonínský rivereto (md.), Biskupický rivereto (d.), Kolínky (md.) kaj Nectava (d.) |
| Alfluas al | Loučná |
| Alteco de la enfluejo | 291 m |
| Riveroj en Ĉeĥio | |
Končinský potok (Končinský rivereto) kolektas siajn akvojn en arbarego inter Česká Třebová kaj Janov, fontas unu kilometron nordoriente de Mendryka, en tiu vilaĝo fluas tra kelkaj fiŝlagoj kaj en Janov turniĝas nordokcidenten kaj tiun ĉefdirekton tenas ĝis sia dedekstra enfluo en Loučná apud Cerekvice nad Loučnou. En Strakov fluas tra Strakovský fiŝlago kaj en Končiny el ĝi deflankiĝas kanalo, kiu provizas grandajn fišlagojn Netřebský, Heřmánek, Švábský kaj aliajn kaj enfluas en Sloupnický rivereto.
Končinský potok fluas trans vilaĝoj Mendryka, Janov, Strakov, Pazucha, Suchá, Němčice, Bohuňovice, kaj Cerekvice nad Loučnou.
Proksimaj turismaj celoj [redakti]
- urbo Litomyšl
- urbo Vysoké Mýto
Bibliografio [redakti]
- Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008