Konakrio
| Konakrio | |
| angle: Conakry | |
| urbo | |
|
Konakrio
|
|
| Oficiala nomo: Conakry | |
| Lando | |
|---|---|
| Insularo | Îles de Los |
| Insulo | Tombo |
| Oceano | Atlantiko |
| Situo | Konakrio |
| - alteco | 1 m s. m. |
| - koordinatoj | 09°30′33″N 13°42′44″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 9.50917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">9.50917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 100 km² (10 000 ha) |
| Loĝantaro | 2 160 000 (2009) |
| Denseco | 21 600 loĝ./km² |
| Fondo | 1887 |
| Horzono | GMT (UTC+1) |
Konakrio (oficiala formo Conakry, malnova formo Konakry) estas ĉefurbo de Gvineo (iama franca Gvineo) kun loĝantaro de ĉ. 1,8 milionoj (1.767.200 (2003)), tiel ĝi estas la plej granda urbo de la lando.
[redakti] Geografio
La urbo Konakrio situas en Okcidenta Gvineo sur duoninsulo en Atlantiko.
La jara averaĝa temperaturo estas 26,3 °C, la jara precipitaĵo sumas 3800 l/m². La seka sezono daŭras de novembro ĝis majo.
[redakti] Historio
Konakrio estis komence fiŝista vilaĝo, kiun okupis en 1887 Francio kaj evoluigis ĝin al urbo.
Konakrio estas ekde 1890 ĉefurbo de franca Gvineo, hodiaŭ Respubliko Gvineo.
[redakti] Ekonomio
Konakrio estas ekonomia centro de la lando kun produktado de nutraĵoj kaj veturiloj.
La urbo disponas pri grava haveno ĉe Atlantiko, tra kiu oni eksportas i.a. bananojn kaj aluminion.
La urbo havas universitaton ekde 1963.