Konatiĝa anonco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konatiĝa anonco estas anonco en gazeto aŭ en aliaj forumoj (interreto), celante trovi alian personon por konatiĝi, amikiĝi aŭ geedziĝi.

La konatiĝa anonco priskribas la ĉefajn trajtojn de la anoncanto, emfazante la pozitivajn valorojn. Samtempe ĝi skizas la dezirojn de la anoncanto rilate al la serĉata persono.

Tipa teksto ekz.: "Bonaspekta virino, nefumanto, aĝanta 28 jarojn, el Hamburgo, serĉas plaĉan viron inter 28 kaj 35 jaroj, laŭeble sporta kaj nefumanta kaj ema je libertempaj okupiĝoj kiel kinej-vizitado, kulturo, kanuado."

La unua konatiĝa anonco aperis en Britio en 1727, kiam fraŭlino Helen Morrison serĉis edzon por si en la loka gazeto Manchester Weekly Journal. La loka registara gvidanto juĝis ŝin je 4-semajna restado en la domo de frenezuloj.