Koncentrejo Ravensbrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido al unu el la konstruaĵoj en la koncentrejo
Komandantejo de taĉmentoj de SS

La nazia koncentrejo Ravensbrück estis koncentrejo difinita precipe por virinaj malliberigitinoj, troviĝanta norde de Germanio, proksimume 90 km de Berlino proksime de vilaĝo Ravensbrück. Konstruado de la koncentrejo komencis en novembro de 1938 sub gvidado de Heinrich Himmler kaj la unuaj arestitoj alveturis ĉi tien en majo de 1939. Printempe de 1941 estis aldonita al la ĉefa koncentrejo malgranda apuda koncentrejo por viroj.

Inter la jaroj 1939-1945 trairis tra la koncentrejo pli ol 130 000 arestitinoj - sed nur 40 000 ĝisvivis finon de la milito. La arestitoj devenis el diversaj landoj okupitaj fare de Nazia Germanio, sed la plej grandan grupon kreis unusignife poloj - da polaj virinoj estis en la koncentrejo proksimume 40 000.

La unuaj malliberigitoj en Ravensbrück estis proksimume 900 virinoj. Ili estis ĉi tien transportitaj el koncentrejo Lichtenburg en Saksio en majo de 1939. Fine de la jaro 1942 la kreitaro de la koncentrejo nombris proksimume 10 000 malliberigitinoj, en januaro de 1945 eĉ 45 000.

Ravensbrück havis 70 apudajn koncentrejojn, kien la arestitoj estis sendataj por labori

En la jaro 1944 komencis en konekso kun malplenigado de getoj kaj alveturigado de virinoj el Varsovia ribelo kreski nombro de gravedaj virinoj. Estis eĉ pro tio establita akuŝbloko (n-ro 7). Laŭ registroj el periodo septembro de 1944 - aprilo de 1945 en la koncentrejo naskiĝis sume 560 infanoj (23 virinoj naskis antaŭfrue, 20 infanoj mortaj, 5x okazis aborto). Ĉe 266 infanoj estas samtempe indikita eĉ dato de morto. Nombro de supervivintaj infanoj ne estas konata, laŭ unu el la dokumentoj de arkivo de Monumento KL Ravensbrück supervivis ĉirkaŭ unu cento da infanoj[1].

Fine de la milito, pro timoj antaŭ antaŭenmarŝanta Ruĝa Armeo, la germanoj decidiĝis evakui la koncentrejon kaj ili sendis la arestitojn (proksimume 20 000) al la t.n. marŝo de morto. En la koncentrejo restis proksimume 3 500 virinoj kaj 300 viroj, tiuj estis poste liberigitaj fare de la soveta armeo la 30-an de aprilo 1945.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amesbergerová H., Auerová K., Halbmayrová B.: Seksualigita perforto. Virinaj spertoj el naziaj koncentrejoj, Praha 2005, ISBN 80-7341-585-2, str. 258.