Koncentrejo de Drancy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koncentrejo de Drancy en aŭgusto 1941, Foto de la propagandokompanio

La koncentrejo kaj transirejo de Drancy estis dum certa tempo fifama koncentrejo en la urbo Drancy 20 km nordoriente de Parizo, la loko de la gentekstermo en Francio, kie proksimume 65.000 precipe francaj judoj per fervojo estis transportataj en la germanajn ekstermejojn precipe en la nuntempa Pollando (Aŭŝvico kaj aliaj).

Proksimume 63.000 da ili estis murditaj aŭ mortis antaŭe pro la katastrofaj kondiĉoj de loĝado, transporto kaj pritrakto. Inter ili troviĝis ĉirkaŭ 6.000 infanoj. Nur 1.467 travivintoj estis liberigitaj, pere de sveda sendita kaj reprezentanto de la Ruĝa Kruco kune kun la Aliancitaj Militfortoj la 18-an de aŭgusto 1944. Naŭ el dek transportitaj francaj judoj estis deportitaj tra Drancy al Oriento. El la ĉirkaŭ 200.000 deportitoj, ĉirkaŭ 76.000 estis forkondukitaj de la nazioj. La koncentrejo, unue sub franca administracio, estis ekde la 2-a de julio 1943 gvidata de Alois Brunner, asistata de kvar SS-oficiroj. La franca personaro estis maldungita. Ili nomumis malliberigitojn kiel koncentrejan policon ("Membres du Service d'Ordre"). La ceteraj grandaj francaj kolektejoj por judoj troviĝis en la koncentrejo Royallieu en la departemento Oise, la transitejo Pithiviers (departemento Loiret) kaj, en la sama departemento, Beaune-la-Rolande.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la germana ekokupado de Francio en majo kaj junio 1940, granda konstruaĵo, la Cité la Muette, unue planita kiel publika loĝkonstruejo, sed poste uzata kiel polica kazerno, estis konfiskita de la germana armeo Wehrmacht kaj transformita en la ĉefan malliberejon por judoj, sed ankaŭ por anoj de aliaj etnaj aŭ sociaj malplimultoj.


Registra slipo en la transira koncentrejo Drancy. La kaptito Ferdinand Glaser eniĝis la 24-an de novembro 1943 kaj estis deportita al Aŭŝvico la 7-a de decembro 1943.
Deportadlisto de Drancy-Aŭŝvico de la 7-a de decembro 1943 (eltiraĵo).

Kiel aliaj malliberejoj en Francio, la transira koncentrejo Drancy estis starigita laŭ ordono de la okupadforto sub respondeco de la alta SS-policgvidanto kaj estis submetita al la kontrolo de la SS ĝis julio 1942 sub Theodor Dannecker, ĝis junio 1943 Heinz Röthke kaj ekde la 3-a de julio Alois Brunner. Ĝi estis elektita pro sia proksimeco al la granda stacidomo. La koncentrejo estis malfermita post homĉasado kontraŭ parizaj judoj en aŭgusto 1941, kiam 4.000 homoj estis arestitaj. Pluaj ondoj de arestoj kontraŭ judoj estis faritaj de la franca polico laŭ decido de la Vichy-reĝimo de marŝalo Philippe Pétain ekde 1941 ĝis 1944 ne nur en la okupata zono, sed ankaŭ en la "neokupata" suda zono. Tiuj direktiĝis ankaŭ kontraŭ la judoj fuĝintaj el Germanio kaj Aŭstrio al Suda Francio, kiuj en koncentrejoj atendis sian vizon, sian ŝipvojaĝon aŭ sian eliron en landon sen persekutado (plej ofte UsonoMeksiko, Kubo, Ĉinio aŭ transiran vizon por HispanioPortugalio.

La koncentrejo en Drancy estis kvaretaĝa U-forma konstruaĵo ĉirkaŭ proksimume 400 m longa, proksimume 40 m larĝa interna korto de la arĥitektoj Marcel Lods kaj Eugène Beaudoin, origine konceptita por 700 homoj, en kiu tamen, dum sia kulmina tempo, pli ol 7.000 homoj estis enfermitaj. Ĝi servis ankoraŭ en oktobro 1939 al la franca polico por internigi aktivajn komunistojn, kaj komence de la milito oni enfermis tie francajn militkaptitojn, poste kaptitajn jugoslavajn kaj grekajn civilulojn. La koncentrejo estis ĉirkaŭata de pikdrato kaj ĉe ĉiuj kvar anguloj de gvatturoj kaj gardata de francaj ĝendarmoj. Surbaze de dokumentoj kaj atestoj, la malhumanaj kondiĉoj kaj la brutaleco de la francaj gardistoj en Drancy estas pruvitaj, interalie la tuja disigo de etaj infanoj disde iliaj gepatroj ekde ilia alveno.

Klaus Barbie, la fifama buĉisto de Liono, forkondukis ĉiujn judajn infanojn kiujn li povis kapti ĉe traserĉadoj de francaj infanhejmoj, al Drancy, de kie ili estis por murdiĝo senditaj al Aŭŝvico (vidu ankaŭ: Infanoj de Izieu).

Ankoraŭ en novembro 1941, proksimume 800 internigitaj malsanuloj sub 18 jaroj estis liberigitaj. En decembro 1941, kiel venĝo pro franca atako al germana policoficiro, 40 malliberuloj de Drancy estis ekzekutitaj. La armeestro en Francio, Otto von Stülpnagel, ricevis de la ĉefstabo de la Wehrmacht en Berlino ade postulojn mortpafi ostaĝojn kiel venĝo pro atencoj de la rezistado kontraŭ germanaj soldatoj kaj policistoj. Responde, Stülpnagel postulis siavice en 1941 la deportadon de "pli grandaj amasoj da judoj kaj komunistoj al Oriento", ĉar tiu "efikas multe pli malinstige al la franca loĝantaro ol la amasaj mortpafadoj kiujn ĝi ne komprenas".

En la sama monato, la majoro Walter Bargatzky, juristo, kiu apartenis al la germana arme-administrado en la hotelo Majestic, faris unuafoje detalan raporton de okulatestanto pri la amasaj mortigoj norde de Kievo en Babi Jar. Tiu priskribo rapide cirkulis en la germana stabo. Komence oni ankoraŭ opiniis, ke temas eble pri amasmortigoj pro lokaj kialoj kaj limigitaj al lokaj kondiĉoj. Sed kiam Reinhard Heydrich post la Wannsee-konferenco faris ekskluzivan prelegon antaŭ altranguloj de la Hotelo Majestic, la 7-an de majo 1942, en kiu li parolis pri provoj mortigi judojn per speciale preparitaj ŝarĝaŭtomobiloj, kies ellasgasoj devis mortigi la deportitojn kaj en tiu kunteksto unuafoje uzis la vorton gasumado, por la ĉeestantoj jam ne estis dubo pri la sorto de la judoj de Drancy. Ĉe tiu okazo, Heydrich enkondukis la novan polic- kaj SS-gvidanton de Parizo, Carl Oberg, kiu jam ne, kiel liaj antaŭuloj, dependis de ofica helpo de la armekomandanto de la francaj instancoj, sed havis nun rektan permeson je deportado. Li estis fifama pro sia ĉikana konduto, ekz-e malpermeso de muziko, de kartludado aŭ danco aŭ la rifuzo de helppakaĵoj de parencoj kaj helporganizaĵoj al la malliberuloj.

Ĉar okazis aeratakoj de la aliancanoj al la parizaj stacidomoj, tra kiuj la deportaj trajnoj veturis tage kaj nokte, okazis ke ŝlositaj vagonoj pro la bombado rompiĝis kaj malliberuloj fuĝis. Por povi pli rapide distingi ilin disde aliaj homoj, la respondeculoj havis la fian ideon transporti judojn jam nur nudaj. Pro tio, tiuj transportoj ricevis la kromnomon "nudtransportoj". Bargatzky, kiu apartenis al la germana rezistado kontraŭ la naziismo (atenco de la 20-a de julio 1944) kaj kiu, ĉe sukceso de la atenco estis elektita kiel reprezentanto de la akuzo kontraŭ la respondeculoj de la okupad-krimoj, estis kolektinta tiujn detalojn, por fari ilin bazo de akuzo je "subfosado de la armespirito".

Laŭ esploroj de Serge Klarsfeld, 42 trajnoj kun 40.450 deportatoj forlasis Drancy tra la stacidomo Bourget-Drancy inter la 17-a de marto 1942 kaj la 23-a de junio 1943. 21 trajnoj transportis 22.450 deportatojn en la morton tra la stacidomo Bobigny en la nordo. 58 el tiuj transportoj atingis la koncentrejon Aŭŝvico-Birkenau, po du morttrajnoj iris al la koncentrejo Majdanek kaj al la ekstermkoncentrejo Sobibor kaj unu al Kaŭno kaj Talino. Ĝis julio 1943, la trajnoj estis akompanataj de SS-gardistoj kaj de francaj ĝendarmoj. Poste aldoniĝis ankaŭ polico el Germanio.

Multaj francaj judaj intelektuloj kaj artistoj estis tenataj kaptite en Drancy, ekz-e Max Jacob, la filozofo Tristan Bernard kaj la koreografo René Blum.

La koncentrejo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La atestvagono en La Muette kiel atestilo de la deportado

En 1976 la skulptisto Shlomo Selinger kreis memore al la ĉi tie enfermitaj francaj judoj la monumenton pri la deportado, kiu troviĝas en la kvartalo La Muette.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]