Koncentrejo de Gurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorejo, Gurs, 2007.

La koncentrejo de Gurso, proksime de Olorono-Sankta-Maria en Bearno, estas kampo por rifuĝintoj konstruita de la registaro de Edvardo Daladjero [Edouard Daladier] inter la 15a de marto kaj la 25a de aprilo 1939 por akcepti eksajn batalantojn de la Hispana Intercivitana Milito post la venko de generalo Franko.

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj (inkluzive de Gurso) kaj la deportvojojn

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la Dua Mondmilito, la sama registaro tie malliberigis eksterlandajn civitanojn el landoj militantaj kontraŭ Francio, kaj ankaŭ francajn aktivulojn de la komunista partio, kiuj favoris la german-sovetian pakton.

Post la militpaŭzo de la 22a de junio 1940, subskribita inter Germanio kaj la franca registaro de Peteno (Pétain), ĝi estis uzita kiel koncentrejo por akcepti judojn de ĉiuj naciecoj - escepte de la franca - kaptitaj kaj deportitaj de la nazia registaro en la landoj de ĝi regataj.

Dum la milito, la kampo plie akceptis homojn, kiuj trairis kontraŭleĝe la landlimon de la zono okupaciita de la germanoj. Ĝi ankaŭ enkarcerigis hispanojn, kiuj jam antaŭe estis malliberigitaj en tiu ĉi kampo kaj, post liberiĝo dum aŭtuno 1940, vagadis en la regiono sen profesia pravigo. Kaj ĝi ankaŭ gastigis hispanojn el aliaj kampoj fermitaj pro la tieaj vivkondiĉoj aŭ pro la malalta nombro de malliberuloj, senpatrujulojn, ciganojn, komunjurajn malliberulojn atendantaj juĝon (prostituistoj, kaŝvendistoj, legitimil-falsistoj).

Post la liberigo de Francio kaj antaŭ ĝia porĉiama fermo en 1946, en ĝi estis mallonge detenitaj germanaj militkaptitoj, francaj kunlaborintoj kaj hispanaj batalintoj kiuj rezistis kontraŭ la germana okupacio, sed kies volo likvidi la faŝisman diktaturon de Franko iĝis danĝeraj por la Aliancanoj.

Entute ĉirkaŭ 64.000 homoj estis malliberigitaj en Gurso, kaj 1.072 tie mortis.

La koncentrejo[redakti | redakti fonton]

Post la venko de Franko kontraŭ la hispanaj respublikanoj en 1939, multaj batalintoj, kun tiuj, kiuj timis la frankismajn venĝojn, forfuĝis al Francio. La registaro de Edvardo Daladjero konstruis plurajn kampojn por akcepti la rifuĝintojn. Gurso estis la plej grava inter ili, instalita apud la samnoma urbo, en la Malsupra-Pirenea departemento (nunaj Atlantikaj-Pireneoj), 84 kilometrojn oriente de la Atlantika Oceano, kaj 34 kilometrojn norde de la hispana landlimo.

La kampo estis starigita sur longa monteto, kun ebena supro, argileca, kiu preskaŭ ne estis uzebla por loka terkulturado : maizokampoj kaj porbovaj erikejoj. La konstruado komenciĝis la 15an de marto 1939 kaj ankoraŭ ne estis finita kiam alvenis la unua grupo de rifuĝintoj, la 4an de aprilo.

La vivkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La kampo estis 1400 metrojn longa kaj 200 metrojn larĝa, ĝi ampleksis 28 hektarojn. Nur unu strato trairis ĝin laŭlonge. Ambaŭflanke estis terpecoj 200 metrojn longaj kaj 100 metrojn larĝaj, nomitaj insuletoj, sep unuflanke kaj ses en la alia. La terpecoj estis disigitaj inter si kaj disde la strato de duoblaj muretoj, kies ekstera parto konsistigis vojon por la gardistoj.

Ĉiu terpeco entenis 30 barakoj, sume 382. Ĉi-tiu barakospeco estis elpensita de la francaj trupoj dum la Unua Mondmilito; instalitaj apud la fronto sed ŝirmitaj de la malamikaj pafaĵoj, ili estis loĝejoj por la soldatoj el la postfronto kiuj atendis por esti senditaj al la tranĉeo, kiun ili devos defendi. Ili estis el lignotabuloj kovritaj de akvoŝirma tolo kaj estis samgrandaj kaj samformataj. Neniu fenestro nek aerumtruo estis antaŭvidita. Ili ne ŝirmis kontraŭ la malvarmo kaj la akvoŝirma tolo tre rapide difektiĝis, kaj enlasis la pluvakvon. Ne estis mebloj kaj dormado okazis sur pajlosakoj kuŝantaj rekte sur la grundo. Kiam la kampo estis plej multe plenigita, en ĉiu barako loĝis ĝis 60 personoj.

La nutraĵo estis malofta kaj malbonkvalita ; ne estis duŝejoj kaj akvokranoj. La higienaj kondiĉoj estis tre malbonaj. La kampo ne disponis drensistemon. Pro la proksimeco de la atlantika oceano, la grundo estis ofte akvumita de la pluvo, kiu faris la argilan terenon daŭre kota, escepte dum somero. La malliberuloj, per kelkaj trovitaj ŝtonetoj, provis pli-malpli ŝtonigi la vojon por solvi la problemon pri koto. Arbustoj sendornigitaj estis instalitaj por faciligi la vojon al la homoj inter la barakoj kaj la necesejoj.

En ĉiu insuleto estis bazaj lavaboj, similaj al bestotrinkujoj. Sur du metrojn alta platformo, atingebla per ŝtuparo, sur kiu estis konstruita latrino. Sub la platformo, grandaj ujoj ricevis la fekaĵojn. Kiam plenplenaj, ili estis transportitaj per ĉaro ekster la kampo. La bariloj estis du metrojn altaj, ne elektrizitaj, kaj ne estis turoj kun gardistoj direktante maŝinpafilojn al la malliberuloj. La etoso estis draste malsama ol tiu de la ekstermaj koncentrejoj kaj estis nek ekzekutoj, nek sadismaj gardistoj.

Fuĝi el la kampo ne estis malfacile : la bariloj ne estis tre fortikaj kaj la kontrolado ne estis tre strikta. Sed la fuĝintoj, malbone vestitaj, sen mono nek scio pri la loka lingvo, estis rapide rekaptitaj kaj resenditaj al la kampo. Ĉe ilia reveno, ili estis enkarcerigitaj en la insuleto de la «ribeluloj». Kaze de rea forkuro, ili estis senditaj al alia kampo. Sed kiam ekstera helpo estis ebla, la fuĝo, en Hispanion aŭ en francan kaŝejon, povis sukcesi. Tiel estis por 755 fuĝintoj.

La bonfaraj organizoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 20a de decembro 1940, diversaj helporganizoj rajtis interveni : aldone al la ekzilita eŭska registaro, sekcioj de la Svisa sukurservo instaliĝis en Gurso, kun francaj judaj organizoj tolerataj de la viŝia reĝimo kaj protestantaj organizoj kiel la Kvakeroj, CIMADE kaj YMCA. La kampo troviĝis en zono kie la loĝantoj estis plejmulte katolikaj, sed pro la ĉeesto de multaj respublikanaj batalintoj de la hispana milito kaj de multaj kontraŭklerikalaj komunistoj, neniu katolika organizo helpis la malliberulojn.

La 15an de februaro 1941 aldoniĝis la Bonfara asocio por helpi al infanoj (france: Oeuvre de secours aŭ enfants, juda organizo), kiu instalis kuracejon kaj ricevis de la viŝia registaro la permeson elirigi el Gurso multajn infanojn, kiujn ĝi loĝigis en diversaj akceptejoj tra tuta Francio.

La malliberuloj[redakti | redakti fonton]

El Hispanio[redakti | redakti fonton]

La rifuĝintoj el Hispanio estis dividitaj en kvar grupoj.

Brigadanoj : volontuloj aŭ solduloj, ĝenerale el centra Eŭropo (Rusio, Germanio, Baltaj landoj, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, ktp) kiuj venis helpi la hispanajn respublikanojn kadre de la internaciaj brigadoj. Ili ne povis reiri al sia lando. Multaj sukcesis forfuĝi kaj la plimulto fine dungiĝis en la franca fremda legio. Inter ili estis 49 esperantistoj, kiuj fondis grupon kaj starigis 4 kursojn.

Eŭskoj: temis pri eŭskaj naciistoj, kiuj sukcesis foriri el ĉirkaŭita Santandero kaj, mare transportitaj ĝis la respublikana zono, daŭrigis la batalon el ekstere. Pro la proksimeco inter Gurso kaj ilia devenloko, ili preskaŭ ĉiuj sukcesis ricevi helpon, kiu ebligis al ili forlasi la koncentrejon, rifuĝante kaj laborante en Francio.

Aviadistoj: ili estis membroj de la tera laboristaro en la respublikana armeo. Kiel meĥanikistoj, estis al ili facile dungiĝi en francaj entreprenoj, kaj do forlasi la koncentrejon.

Hispanoj: ili estis terlaboristoj aŭ laboristoj el malpli bezonataj fakoj. Neniu en Francio interesiĝis pri ili. Ili konsistigis ŝarĝon por la franca registaro, kaj tio sufiĉis, interkonsente kun la frankisma registaro, por ilia resendo al Hispanio. Plej multaj el ili estis transdonitaj al la frankisma registaro en Iruno, kaj de tie estis sendita al la koncentrejo de Mirando, kiel ili estis politike «normigitaj». Inter tiuj rifuĝintoj estis 49 esperantistoj, interalie la brigadisto Franz Haiderer, kaj ili surloke organizis kvar Esperanto-kursojn.

De 1939 ĝis aŭtuno 1940, la hispana lingvo ĉefis en la kampo. La malliberuloj kreis orĥestron kaj konstruis sportejon. La 14an de julio 1939, dum la franca nacia festo, la 17.000 hispandevenaj malliberuloj milite defilis sur la sporta tereno kantante la Marsejlezon, kaj prezentis sportajn elmontrojn, voĉajn kaj instrumentajn muzikpecojn.

El Francio[redakti | redakti fonton]

Komence de la Dua Mondmilito kaj poste la viŝia reĝimo la registaro de Edvardo Daladjero uzis la kampon por komunjuraj malliberuloj, por «nedeziratoj», kaj post la militpaŭzo de la 22a de junio 1940 por judaj familioj el zonoj okupitaj de Germanio.

Estis tien senditaj germanoj, kiuj loĝis en Francio, kia ajn estis ilia deveno aŭ politika tendenco, ĉar ili estis konsiderataj kiel fremdaj civitanoj de malamika nacio. Inter ili troviĝis sufiĉe multaj germanaj judoj kiuj ĝuste fuĝis pro la nazia reĝimo, kiel ekzemple Hannah Arendt, fuĝinta al Francio en 1933 kaj malliberigita en Gurso en majo 1940. Ĉeestis francaj maldesktraj aktivuloj (sindikatistoj, socialistoj, anarĥiistoj kaj ĉefe komunistoj), kiujn la registaro taksis danĝeraj post la soveti-germana interkonsento. La unuaj alvenis la 21an de junio 1940 kaj la plimulto el ili estis resendita al aliaj koncentrejoj antaŭ la fino de la sama jaro.

Aldoniĝis pacistoj, kiuj rifuzis labori por la militindustrio, kaj ankaŭ francaj ekstremdekstruloj kiuj simpatiis al la germana armeo aŭ la nazia ideologio.

Post la militpaŭzo de la 22a de junio 1940 inter Francio kaj Germanio, Gurso troviĝis en la libera zono administrita de la viŝia reĝimo, kaj la koncentrejo do transiris al civila regado.

La milita koncentrejestro, nomita de la antaŭa registaro, forbruligis la arĥivojn kaj ebligis al la hispanaj respublikanoj forkuri kaj miksiĝi kun la franca loĝantaro. Tiu bruligo aliflanke malfaciligis iliajn postmilitajn klopodojn por ricevi kompenson pro la malliberigo. 700 el la malliberuloj, arestitaj pro nacieco aŭ pro simpatio al la nazia registaro, estis liberigitaj inter la 21a de aŭgusto, kiam alvenis en Gurso la esplorkomisiono sendita de la germana registaro, kaj oktobro.

El Belgio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 10a de majo 1940, 50 grupoj el plejparte judaj familioj estis tie deportitaj post la germana okupado de Belgio.

El Nederlando[redakti | redakti fonton]

La unua grupo alvenis en Gurso la 21an de majo 1940, 11 tagojn post kiam la germana registaro ekis sian okcidentan kampanjon per invado de Nederlando.

El aliaj landoj okupitaj de la nazia registaro venis ankaŭ civitanoj el aliaj landoj en la influsfero de la nazia imperio, kiel Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, ItalioPollando.

El Germanio[redakti | redakti fonton]

Judaj germanoj estis tien deportitaj el Germanio post la 22a de junio 1940.

La plej malfacila momento estis oktobro 1940. La nazia regionestro de Badenio tiam ankaŭ iĝis samtempe estro de la apuda Alzaco. Estis tiam en Badenio ĉirkaŭ 7.500 judoj, ĉefe virinoj, infanoj kaj maljunuloj, ĉar la junaj kaj mezaĝaj viroj jam forfuĝis el Germanio aŭ malaperis en naziaj koncentrejoj. Ĉar la regionestro eksciis, tra la viŝia registaro, pri la ekzisto de kampoj en la libera zono, kiuj povus akcepti ilin, li decidis deporti la badeniajn judojn al Gurso, lasante ilin sub franca administrado. La vivkondiĉoj estis tre malfacilaj dum la jaro, kiun ili pasigis en la koncentrejo, kaj pli ol mil el ili mortis, pro malsanoj, ĉefe tifo kaj disenterio.

Inter la alvenintoj, proksimume 700 sukcesis fuĝi al Hispanio por atingi NordafrikonUsonon, kaj ĉirkaŭ 2.000 fine ricevis vizojn, kiuj ebligis al ili laŭleĝe elmigri al aliaj landoj.

Inter tiuj, kiuj restis, pluraj miloj, la viroj en plej bona fizika stato, estis dungitaj en la francaj laborbatalionoj.

Deportadoj al Oriento[redakti | redakti fonton]

Dum sia inspektado de la gursa kampo, la SS-estro Danekero [Danecker] decidis la 18an de julio 1942, ke la judoj estos senditaj al orienta Eŭropo. Inter la 6a de aŭgusto 1942 kaj la 3a de marto 1943, la 3.907 judoj kiuj troviĝis en Gurso estis senditaj al la koncentrejo de Drancio (Drancy), apud Parizo, kaj de tie deportitaj en ses grupoj al Aŭŝvico, kie ili preskaŭ ĉiuj mortis.

Fermo kaj rea malfermo de la kampo dum la Liberigo[redakti | redakti fonton]

La viŝia registaro fermis la kampon en novembro 1943. Dum la Liberigo, kiam la germana armeo forlasis la regionon, antaŭ la progreso de la aliancanoj en Francio, la novaj francaj respondeculoj malliberigis en Gurso akuzitojn pri kunlaboro kun la germanoj. Aldoniĝis hispanoj, kiuj batalis kun la francaj rezistantoj kaj intencis daŭrigi la militon sur franca-hispana fronto. Ĉar la franca registaro ne deziris konflikti kun Franko, ĉi tiuj hispanoj mallonge restadis en Gurso. Ankaŭ germanaj militkaptitoj estis tie.

La malkonstruo[redakti | redakti fonton]

La kampo estis malkonstruita en 1946, kaj forgesiĝis. La monteto iom post iom kovriĝis per plantoj, kiuj ne ĉiam sukcesas sorbi la akvon fluantan el la argileca tero. Estas videblaj kelkaj el la ŝtonoj, kiuj konsistigis la vojojn kaj la bazojn de la barakoj, kaj kiujn foje dumsomere junuloj elfosas por atentigi pri la mizeraj vivkondiĉoj, kiujn entute spertis tie preskaŭ 64.000 personoj.

La kampo de Gurso hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

En la regiono kaj en la cetero de Francio, la nomo «kampo de Gurso» sonas kiel malbenita tomboŝtono sur monteto, pri kiu malmultaj homoj emas rememori. Eĉ la judaj organizoj restas sufokitaj pro siaj malabundaj klopodoj por savi la vivon de tiuj judoj malliberigitaj en Gurso, atendante foriron al amasmortejoj, dum la koncentrejo estis sub franca regado kaj per iom da mono por subaĉeti la francajn gardistojn kaj la hispanajn ĝendarmojn de la proksimega landlimo, multaj judoj povus esti savitaj, forirante tra Hispanio kaj Portugalio al Nordafriko.

La asocio kaj la Alvoko de Gurso[redakti | redakti fonton]

En 1979, junuloj el la regiono revivigis la memoron pri la forgesita koncentrejo, organizante prelegojn, kie ili invitis eksajn malliberigitojn. La movado ricevis ian eĥon en la franca, germana kaj hispana gazetaroj; pro tio la postan jaron kuniĝis en Gurso la 20an kaj 21an de junio cento da eksmalliberuloj, el multaj landoj, kaj ankaŭ francaj rezistantoj aŭ postvivintoj el amasmortejoj, kaj ili kreis la Amikaron de Gurso. Ili verkis la alvokon de Gurso, kiun interalie diras: «Gurso, simbolo de la batalo kaj de la sufero de la eŭropaj popoloj [...] Gurso, koncentrejo, vokas al singardo, al unueco, al agado por ke homoj povu vivi libere kaj digne.»

De tiam okazas en Gurso rememoriga manifestacio, kiun partoprenas judaj organizoj, delegitoj el Badenio, eksaj malliberuloj aŭ iliaj familioj, kaj diversnaciaj homoj, kiuj esprimas per sia ĉeesto la deziron, ke ĉi tiuj krimoj neniam forgesiĝu.

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

En la koncentrejo rekonstruita triangulo el lignotabuloj kovritaj per akvoŝirmita kartono rememorigas pri la centoj da samtipaj tegmentoj kiuj ŝirmis la tieajn malliberulojn.

En aprilo 2009, okaze de la 64a Kongreso de SAT-Amikaro, okazis tuttaga eksurso al la koncentrejo de Gurso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]