Koncepto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koncepto estas abstrakta, universala ideoento kiu servas por nomi kategorionaron de entoj.

Koncepto estas ero de propozicio same kiel vorto estas ero de frazo. Koncepto estas abstrakta, ĉar ĝi malagnoskas la diferencojn inter la objektoj en sia ekstensio, traktante ilin kvazaŭ ili estus samaj. Koncepto estas universala, ĉar ĝi same aplikas al ĉiuj objektoj en sia ekstensio.

Konceptoj portas signifon. Unu koncepto povas esti esprimata per diversaj vortoj. Ekzemple la esperantaj vortoj malsanulejo kaj hospitalo esprimas la saman koncepton, kaj ankaŭ la germana Krankenhaus kaj la svahila hospitali esprimas tiun saman koncepton. La fakto ke konceptoj ne dependas de la lingvo ebligas tradukon. Vortoj signifas la samon se kaj nur se ili esprimas la saman koncepton.

Komparu kun

Vidu ankaŭ