Koncertino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angla koncertino Wheatstone, ĉirkaŭ 1920.
Chemnitzer koncertino.

Koncertino estas muzika instrumento kun balgo, kiun oni kunpremas kaj ekspansiigas por sonorigi, per la fluo de aero vibriganta metalajn lamenetojn. Kutime ĝi havas kvar-, ses- aŭ ok-angulajn ujon. Male al la akordiono oni tenas ĝin per ambaŭ manoj. Krome ĝi ne havas akordo-butonojn, tiel ke oni devas mem fingri la akordojn. Kelkaj tipoj estas dutonaj: Dum la tirado de la balgo ĝi aŭdigas alian tonon ol ĉe la premado.

La diversaj tipoj estas:

  • Angla koncertino: Ĝi estas samtona kaj kromata.
  • Anglo-koncertino: Ĝi estas dutona kaj havas maldekstre basan butonaron. Ĝi estas diatona.
  • Duet-koncertinoj: Ili estas samtonaj kaj kromataj kaj havas maldekstre basan butonaron.
    • Hayden-Duet-koncertino: Ĝi havas butonaron simile al la 6-plus-6-sistemo, en ĉiu vico la butonoj havas distancon de unu tono. Pro tio ĝi havas la saman fingradon ĉe ĉiuj gamoj.
  • Germana koncertino: Pli granda koncertino estas la dutona Chemnitzer koncertino. Ĝi havas maldekstre basan butonaron. Ĝi estas diatona.

Vidu ankaŭ