Koncesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koncesio estas speciala permeso, rajtigo, laŭ kies bazo la ŝtato aŭ loka registaro transdonas provizore rajton pri difinita agado en reciproka kontrakto, certigante monopolon por la koncesiulo. Koncesiobezonaj agadoj estas la funkciigo (riparo) de tutlandaj aŭtovojoj, kanaloj, mina esploro kaj ekspluato, organizo de hazardludoj, publika personveturigo.

La koncesio celas la pli efikan funkciigon de la ŝtata kaj komunuma posedaĵo. Oni devas – krom la esceptoj – publike konkurigi la estontajn koncesiulojn. En la tempo de protektoratoj kaj kolonioj, la fremdaj gvidantoj alprenis la koncesiojn pri la plej gravaj materialoj plej ofte sen reciproka pago.

Oni povas kompreni sub la nocio koncesio (latine: concedere = permesi):

  • prunton de uzrajto de iu publika afero tra konvena ŝtata aŭ komunuma instanco,
  • la instancan permeson al uzino pri permesdeva industria branĉo
  • transdonon de ŝtata aŭ komunuma tasko
  • permeson, privilegion por ekspluati aferon

Oni ofte donas privilegion pri ekspluato de naturaj ercoj, materialoj (nafto). Tiu naskis plej ofte koruptadon.

Se A koncesias al B la rajton C, tiam A estas koncesianto, B estas koncesiulo, kaj C estas koncesiaĵo.

Koncesioj en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Post kolapso de la militkomunismo kaj enkonduko deNova Ekonomia Politiko en Sovetunio, la gvidantoj de Sovetunio permesis agadojn de koncesioj en Sovetunio. Ili esperis, ke estiĝas entreprenoj kun la plej moderna teknologio kaj tiel la koncesioj akceligas evoluon de Sovet-Rusio. Aliaj avantaĝoj estis transpreno de spertoj de la plej bonaj kapitalismaj entrepenoj; kreskigas la varbazon (tipojn kaj kvanton de la varoj); ligas forton de la kapitalistoj; instigas je paca kunekzistado ktp.

La koncesia politiko estis traktita en la plej suepraj forumoj por eviti la malavantaĝajn koncesiojn. Lenin ellaboris ne nur principojn de la koncesia politiko, sed li mem okupiĝis pri detaloj de la koncesiaj traktatoj. Ĉiujn kondiĉojn de la koncesio traktis la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Rusia Komunista Partio, Konsilio de Popolkomisaroj, La Plej supera Popolekonomia Konsilio kaj la Ŝtata Plankomitato.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Rusia Komunista Partio pritraktis koncesiojn de orminejoj de Lena, manganercaj minejoj de Ĉiatura, agrikulturaj koncesioj de Krupp, kaj aliajn. Je ĉiu koncesio kapjesis la Konsilio de Popolkomisaroj. Pro la internacia ekonomia bojkoto, la koncesioj ne tro gravis en la ekonomio de Sovet-Rusio. En 1925 ekzistis nur 25 koncesioj en Sovetunio (alia fonto 55), kiuj donis nur 0,6 % de la fabrika produktado. ĝis somero de 1927, la eksterlandaj kapitalistoj investis 58 milionojn da rubloj en evoluigon de la soveta ekonomio. Je 1924/25, la varbazo de la lando kreskis je 19 milionoj da rubloj danke al la koncesioj. La koncesiaj entreprenoj pagis al la soveta ŝtato de 1923/24 ĝis 1925/26 54 milionojn da rubloj. La plej grava koncesio estis tiu de KS, sveda lagrofabriko.

La soveta ŝtato strikte kontrolis la koncesiojn, sed certigis la kondiĉojn por la funkciigo. La koncesioj helpis restarigon de la rusa ekonomio, malpliigis iom la senlaborecon kaj helpis uzon de la avangarda teknologio.

Lenin: La koncesio ne estas paco, sed same milito, sed en aliaj - por ni -avantaĝaj formoj. (novembro de 1920)

La soveta ŝtato plej verŝajne elaĉetis la koncesiojn en la 1930-aj jaroj. (legu Armand Hammer)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A NEP tapasztalatai a Szovjetunióban (hungare 1975, originale 1972)
  • Бутковский В.: Иностранные концесии в народном хозяйстве СССР (Moskvo-Leningrado 1928, 88., 89., p.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]