Koncilio de Pizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koncilio de Pizo estis romkatolika koncilio kunvenigita en Pizo (Italio) en 1409. Ĝi celis solvi la grandan okcidentan skismon, kiu jam daŭris de pluraj jaroj.

Pli kaj pli evidentiĝis, ke nur koncilio kapablus haltigi la skismon, konforme al la tria solvo proponita de la universitato de Parizo. Al la koncilio de Pizo partoprenis 24 kardinaloj (14 romaj kardinaloj kaj 10 avinjonaj), 300 eminentaj ekleziuloj kaj ambasadaroj el la tuta kristanujo.

Tiutempe, la kontraŭpapo Benedikto la 13-a ankoraŭ estis papo de Avinjono, dum Gregorio la 12-a estis la roma papo depost 1406. La du pontifikoj konsentis nur pri unu temo : la kontraŭleĝeco de la koncilio.

La koncilianoj kunveniĝis inter marto kaj aŭgusto : ili interkonsentis pri radikalaj decidoj, akuzis la papojn pri herezo kaj sorĉarto, kaj asignis ilin antaŭ la koncilio. La du papoj rifuzis iri al Pizo : unu fuĝis al Aragono kaj la alia al la regiono de Napolo, dum plejmultaj kardinaloj ĉesis subteni ilin. La koncilio do decidis eksigi ilin kaj elektis novan papon, Aleksandron la 5-an (antaŭe ĉefepiskopo de Milano).

Tamen ne antaŭ la sekva koncilio de Konstanco finfine solviĝis la problemo de la okcidenta skismo.