Koncilio de Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzekuto de templanoj

La koncilio de Vieno, kunvokita de la papo Klemento la 5-a, kunvenis inter oktobro 1311 kaj majo 1312 por diskuti pri la estonteco de la ordeno de la Templo.

Kunteksto

Ĉio komenciĝis en 1307 kiam la reĝo de Francujo, Filipo la 4-a, timante la potencon de la templanoj kaj la malbonstaton de la reĝaj financoj, decidis neniigi la ordenon de la Templo.

Tial la 13-an de oktobro 1307, li arestigis samtempe en la tuta reĝlando la templanojn. Dum unuaj pridemandoj la kaptitoj torturitaj konfesis interalie kraĉon sur la krucon, adoron de idoloj, sodomion, ...

Ĉio ĉi okazis sen rilato al la papo, de kiu ili ja dependis. Klemento la 5-a loĝis tiam en Carpentras proksime de Avignon. Surprizita de la arestoj, sed skuita pro la multaj konfesoj, eldonis la papan buleon Pastoralis praeminentiae, kiu ordonis la areston de ĉiuj templanoj.

Nur la papo rajtis decidi pri ilia sorto. Per la buleo Faciens misericordiam de la 12-a de aŭgusto 1308, li kreis diocezajn komisionojn por enketi pri la agadoj de la templanoj kaj papajn komisiojn por juĝi la ordenon de la Templo. Tiuj papaj komisionoj raportis dum ekumena koncilio kunvokita en Vieno, en la departemento Isère en 1310.

Bibliografio

Referencoj