Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj

El Vikipedio

(Alidirektita el Konciza Etimologia Vortaro)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Esperanto-eldonaĵoj. Movu unufrazajn artikolojn de Esperanto-eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.

Enhavo

[redaktu] A

[redaktu] Albumo de konataj Esperantistoj

Albumo de konataj Esperantistoj. Red. Fritz Schuck, 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de E.

[redaktu] Argentina Esperantisto

Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25x17.

[redaktu] La Arto de Memdisciplino: Psikagogio

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: „Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mirinda stilo, . . . aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.“ (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)

[redaktu] Aŭstralio: Lando kaj Popolo

Aŭstralio: Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.

[redaktu] Aŭstria Esperantisto

Aŭstria Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1924 de H. STEINER, kitas red. ĝis nun. Formato 24x16 cm.

[redaktu] B

[redaktu] Bulteno Esperanto en Azio

Organo de KAEM. Ĝi aperas preskaŭ ĉiu sezone.

*Arkivo de la bultenoj:

[redaktu] Boks kaj Koks

Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Ch. Stewar. 1907, 2? p. Teatraĵo de la UK en Cambridge, 1907.

[redaktu] C

[redaktu] Ĉ

[redaktu] D

[redaktu] Dansk Esperanto-Blad

Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. M. Palsberg.

[redaktu] Esperanto-dana vortaro

Dansk-Esperanto ordbog. E. kaj H. Grønborg. Odense, 1949. 387p. 21cm. Daŭre la plej granda dana-Esperanta vortaro (pli ol 10 mil kapvortoj). Bind..

[redaktu] De Animo al Animo

De Animo al Animo estas verko de Huberto Rohden tradukita de Délio Pereira de Souza. La aŭtoro prezentas la regulojn de la Evangelio en formo de rakontento sub neŭtrala vidpunkto, t.e., akcetebla al ĉiuj kristanoj.

[redaktu] E

[redaktu] Esperanta - kamboĝa vortaro

[redaktu] Der Esperantist

der esperantist estis organo de Esperanto-asocio en Germana Demokratia Respubliko (GDR) en la jaroj 1965-1990. Entute aperis 164 kajeroj (A5), pri kiuj ekzistas duvoluma registro prilaborita de Ino Kolbe kaj Linde Knöschke (A4, po 120 paĝoj).

[redaktu] Esperanto-Bladet

Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fondita en 1932; formato 30x20 cm. Redaktis H. Bonnevie.

[redaktu] Esperanto en Azio

Esperanto en Azio estas bulteno de KAEM pri e-movado en azio. Ĝi aperas 4 foje dum la jaro.

[redaktu] Esperanto-hungara vortaro

  • Hungara-Esperanta
    • Hungara-Esperanta meza vortaro. Magyar-Eszperantó kéziszótár. I. Szerdahelyi, I. Koutny. Budapest, 1996. 12+835p. 21cm. Granda vortaro kun 65 000 leksikaj unuoj. Multaj proverboj, esprimoj kaj sintagmoj; sciencaj kaj teknikaj vortoj. Bind.
    • Hungara-Esperanta vortaro. I. Szerdahelyi, I. Koutny. Komp. Gábor Deák Jahn k.a. Budapest, 1999. Vortaro kun serĉfunkcio, plus diversaj e-lingvaj dokumentoj. Komputila disko.
  • Esperanta-Hungara
    • Eszperantó-Magyar Szótár. Esperanta-hungara vortaro' (1961). Ĉefred. Alfonso Pechan. Budapest, 1988 (6a eld). 464p. 15cm. 9000 vortradikoj kaj 14 200 kunmetaĵoj.
  • Faka
    • Komputiko *Mikrokomputila kaj mikroelektronika fakvortaro angla-germana-hispana-Esperanto-hungara. Magda Kovács. Trad. I. Bujdosó. Budapest, 1989.

[redaktu] Esperanto Lernolibro

Esperanta Legolibro. Kunmetis B kaj E. Migliorini. 1925, 144 p. Legaĵoj prenitaj ĉefe el la verkoj de bonaj E-istaj verkistoj. Partoj: Tra la Vivo; Tra la lingvo; Tra la Literaturo.

[redaktu] Esperanto-slovena vortaro

Esperanto-slovena vortaro. Otmar Avsec, Janez Jug, Marija Zlatnar Moe. Ljubljana, 1999. 139p. 20cm.

[redaktu] Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj

"Etimologia Vortaro de (la) Propraj Nomoj", de André Cherpillod, 214 p., estas vortaro jam kompilita tamen ankoraŭ ne eldonita.

[redaktu] F

[redaktu] Fatala Ŝuldo

Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.

[redaktu] La Firmao de la Kato, kiu pilkludas

La Firmao de la Kato, kiu pilkludas. De Balzac, el la franca trad. P. Benoit. 1924, 75 p. „La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen. . . impreso de tre neta neforgesebla bildo. Traduko tro laŭvorta.“ (G. S ,E' 1924, p 188.)

[redaktu] G

[redaktu] Ĝ

[redaktu] H

[redaktu] Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko

Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko. 1928, 168 p. Enhavo: biografio verkita de Stettler; elekto el ĵurnal-artikoloj de H.

[redaktu] Historio de Kristo

Historio de Kristo. Giovanni Papini [El la itala trad.]. Eld. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1931, XXX, 573 p. (IEMW:704.649-B.Esp-)

[redaktu] Ĥ

[redaktu] I

[redaktu] La Infanoj en Torento

(La) Infanoj en Torento. Skizo de S. Engholm. 1934, 116 p. „Li enigas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas... La stilo ĉiam klara kaj bona.“ („Svenska Arbetar E-isten“ sept. 1934)

[redaktu] La Interligilo de l' PTT

La Interligilo de l' PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5x18.5. (v. PTT )

[redaktu] Internacia Legolibro

Internacia Legolibro. Redaktis Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

[redaktu] Internacia Stenografiisto

Internacia Stenografiisto. Organo de IAES, fond. en 1923 de P. Flageul, kiu estis ĝia red. Nuna red. L Cogen.

[redaktu] J

[redaktu] Ĵ

[redaktu] K

[redaktu] Katolika Esperantisto

Katolika Esperantisto estas oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio.

[redaktu] Katolika Preĝaro

Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.

[redaktu] Katolika Preĝlibro

Katolika Preĝlibro. De Carolfi. Latina kaj E-a teksto. 1922, 160 p.

[redaktu] Kie estas la Eklezio de Kristo?

Kie estas la Eklezio de Kristo?. M. van der Hagen. Trad. el la nederlanda lingvo de M. Borret. Eld. Govers, Hago. 1912, VI, 160 p. (IEMW:708.631-B.Esp-)

[redaktu] Konciza Etimologia Vortaro

"Konciza Etimologia Vortaro", de André Cherpillod, 504 p., eld. UEA, Roterdamo, 2003.

[redaktu] Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto

La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. Eld. Hachette, Parizo, 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio. (IEMW:700.935-B.Esp-)

[redaktu] La Kvinjaro de Sovetlandoj

La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)

[redaktu] L

[redaktu] La Lanterno Azia

La Lanterno Azia estas ĉiumonata oficiala organo de Korea Esperanto-Asocio.

[redaktu] La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof

La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotman kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.

[redaktu] Leteroj al Brigito

Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.

[redaktu] Libero

Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.)

[redaktu] Libro de l' Humoraĵo

Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.

[redaktu] Litova Almanako

Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

[redaktu] M

[redaktu] Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉ. respubliko, (amiko de E).

[redaktu] Mi ĉiam tia rememoru vin

Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.

[redaktu] Migrukunmi

Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

[redaktu] La Militrezistanto

La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista movado.)

[redaktu] N

[redaktu] O

[redaktu] P

[redaktu] La Paĝio

La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉ. 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.

[redaktu] La Parizaneto

La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)

[redaktu] Pejzaĝoj en Aŭstrio

Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

[redaktu] Pentroarto en la malnova Hungarujo

La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe illustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)

[redaktu] La Pirato

La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“

[redaktu] Pri Piedpilkludanto

Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

[redaktu] Q

[redaktu] R

[redaktu] La Reformanto

La Reformanto. Popola biografio de S. Francisko el Assisi. Originale de Carolfi 1927, 88 p.

[redaktu] La Regado de si mem

La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. J. Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“

[redaktu] REJM-info

REJM-info estas informorgano de REJM. Aperas kiel rubriko en "Rusia Esperanto-Gazeto" (REGo).

[redaktu] Ligoj

•  Arkivo de "REGo" ĉe la paĝaro de REU (eo)

[redaktu] S

[redaktu] Sennaciismo kaj internaciismo

Broŝuro de Boris Lvoviĉ Ejdelman publikita en 1930. Akra kritiko kontraŭ sennaciismo de Lanti el vidpunkto de ortodoksa marksismo.

[redaktu] Ŝ

[redaktu] T

[redaktu] La Tribune Esperantiste

La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.

[redaktu] Tutmonda Intersteno

Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.

[redaktu] U

[redaktu] Ŭ

[redaktu] V

[redaktu] Verda Voĉo

Du-monata gazeto de Korea Esperanto-Junularo

[redaktu] W

[redaktu] X

[redaktu] Y

[redaktu] Z