Koncovo
Koncovo, ukraine Концово, hungare Koncháza estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, en municipo de Ĥolmok.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 48° 34′ 30″ N 22° 15′ 12″ O / 48.57500 °N, 22.25333 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 34′ 30″ N 22° 15′ 12″ O / 48.57500 °N, 22.25333 °O (mapo)
- Areo: 1 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro:
- Poŝtkodo: 89423
- Telefonprefikso:
Situo[redakti | redakti fonton]
Koncovo situas sur ebenaĵo. Uĵhorodo troviĝas je 6 km-oj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1348 en hungara formo Kecsefelde apartenanta al familio "Koncházy". En la 16-a jarcento kelkfoje epidemioj (pestoj) malpliigis la loĝantaron. En 1833 vivis en Koncháza 365 homoj en 38 domoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 la Ruĝa Armeo deportis al la gulago 40 virojn, el ili 11 neniam revenis. Ekde 1945 Koncovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo la loĝantoj laboris en kolĥozo nomata Gorkij. En 2000 la kolĥozo nuliĝis, oni disdonis la parcelojn. Tie la hungaroj estas 70 %.
Vilaĝservoj estas mezlernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo, vendejoj, kafejetoj.