Kondensatoro
El Vikipedio
La kondensilo estas konserva ilo de elektra ŝarĝo.
Ĝi konsistas el du paralelaj konduktiloj inter izolaĵo.
La kondensilo povas esti fiksvalora aŭ ŝanĝebla valora. La lasta nomiĝas turna kondensilo. En la malnovaj radioaparatoj serĉante radiostaciojn oni turnis kondensilon.
Laŭ la izolaĵo la kondensilo povas esti papara (papero mergita en oleon), ceramikaĵa aŭ elektrolita.
La kapacito karakterizas la plej grave la kondensilon. La mezurunuo estas Farado, mallonge F. La kondensilo estas 1 F, se 1 Volto 1 Kulombon prenas. La kapacito estas kvociento de ŝarĝo kaj tensio. Mallonge:

La plej simpla kondensilo estas la platkondensilo. Temas pri 2 plataj metaloj, almenaŭ librograndaj. Ĝi bezonis multe da loko. Pli poste oni faris metalajn foliostriojn inter olea papero. La 3 partojn oni survolvis kaj metis en skatoleton. La grandeco malpliiĝis je alumetskatolo.
La kondensilo baras la rektkurenton kaj tralasas la alternan kurenton.
Estas ankaŭ kvazaŭkondensiloj. Ekzemple en longa kablo du konduktiloj parelele troviĝas, inter ili nature izolaĵo estas.
Kondensatoro estas elektroteknika elemento, speciale farita por havi kapacitancon.
Pro la kapacitanco ĝi entenas relative malgrandan, sed signifan kvanton da elektra energio en elektra kampo.
Ĉefaj parametroj de kondensatoro estas:
- Nominala kapacitanco;
- Ebla ekarto de la kapacitanco (kutime estadas +-5% +-10% +-20% +-30% +50-20% +80-20% ktp);
- Temperatura koeficiento de la kapacitanco;
- Nominala tensio, kiun la kondensatoro povas elteni sen damaĝo;
- Rezistanco de izolo.
- Tangento de angulo de perdado;
Ĝenerale nominala tensio, rezistanco de izolo kaj tangento de angulo de perdado ankaŭ dependas de temperaturo.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

