Kondensilo
La kondensilo (aŭ kondensatoro) estas pasiva elektroteknika (elektronika) elemento, kiu konsistas el du konduktiloj kaj malkonduktilo (izolaĵo) inter ili. Ĝi utilas por konservi elektrajn ŝargojn.
Por karakterizi idealan kondensilon sufiĉas unu konstanta valoro, kapacitanco, kies mezurunuo laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj estas la farado.
Praktike, ŝargo penetras malkonduktilon. Penetrado dependas de elektra tensio, kaj se tensio havas sufiĉan valoron, tiam povas esti elektra traboro (parta detruo de la malkondukta dielektriko). En sistemoj kun alterna kurento ankaŭ oni difinas resonancan frekvencon.
Funkciado
Elektra tensio inter du konduktiloplatoj kaŭzas kolektiĝon de elektra ŝargo. Poste, kiam elektra tensio malaperas, elektra ŝargo restas en konduktiloplatoj pro Kulomba leĝo. Se kondensilo konsiderata kiel tuto ne havas elektran ŝargon, tial ke ŝargoj en ĉiu konduktiloplato estas samabsolutaj valoroj, sed havas kontraŭsignojn. Karakteriza valoro de kondensilo estas ĝia kapacitanco:
kaj:
- C - kapacitanco (Farado, mallonge F)
- Q - elektra ŝargo (Kulombo, mallonge C)
- U - elektra tensio (Volto, mallonge V)
Ĝenerale, tensio kaj kurento de kondensilo en momento t kunigas laŭ formulo:
Laboron dW oni devas fari, por transloki malgrandan ŝargon dq el unua konduktilo ĝis dua. Kiam konduktilo havas kapacitancon C kaj havas jam ŝargon q estas:
la energio en la kondensilo estas:
kaj Q estas fina ŝargo, kiun havas kondensilo; la fina energio do estas, laŭ la difino de kapacitanco:
Elektra kurento estas ŝanĝo de ŝargo laŭ tempo, do:
Kondensilo en sistemo kun kontinua kurento post ia tempo ŝargiĝis ĝis tensio kaj tiam estas egala kun interrompo en sistemo ().
Kondensilo en sistemo kun alterna kurento en kiu estas tensio:
estas kurento:
Kapacitanco de plata kondensilo
kaj
- – Elektra konstanto,
- – Dielektra permeableco,
- S – Areo de plato,
- d – distanco inter platoj.
Kapacitanco de cilindra kondensilo
kaj
- – Elektra konstanto,
- – Dielektra permeableco,
- l – longeco (alteco) de platoj,
- – radiuso de ena plato,
- – radiuso de ekstera plato.
Kapacitanco de sfera kondensilo
kaj
- – Elektra konstanto,
- – Dielektra permeableco,
- – radiuso de ena plato,
- – radiuso de ekstera plato.
Kapacitanco de retoj de kondensiloj
Paralela reto
Kondensiloj kunigitaj laŭ paralela reto havas samaj tensio, tial iliaj kapacitancoj simple adicias. Se rigardi sur skemo de reto, oni estas videbla ke sistemo povas anstataŭi per kondensilo kun plato, kiu areo estas sumo de areoj ĉiuj kondensiloj.
Ĉena reto
Tensio estas dividita laŭ inverso de kapacitanco de kondensiloj. Ĉar elektra ŝargo estas sama en ĉiu kondensilo, do tuta kapacitanco estas:
alinome:
Generoj de kondensiloj
La kondensilo povas esti fiksvalora aŭ ŝanĝebla valora. La lasta nomiĝas turna kondensilo. En la malnovaj radioaparatoj serĉante radiostaciojn oni turnis kondensilon. Laŭ la izolaĵo la kondensilo povas esti papera (papero mergita en oleon), ceramikaĵa aŭ elektrolita.
Laŭ konstruo de kondensiloj oni povas dividi ilin je:
- elektrolita (izolaĵo estas tavolo de oksidoj sur unua plato, dua plato estas elektrolito) ecoj:
- bone laboras nur por malaltaj frekvencoj,
- havas grandajn kapacitancojn,
- estas malgrandaj,
- havas malgrandan ĉenan elektran rezistancon,
- havas malgrandan ĉenan induktancon,
- Poliestera – (izolaĵo estas poliestero), ecoj:
- bone laboras kun alta elektra kurento,
- bone laboras kun alta elektra tensio,
- ne tro altaj kapacitancoj,
- ceramika
- tantala
- aera
Simboloj de kondensiloj
- Kutima tensia
- Polarizita (Elektrolita)
- Ŝanĝebla
Ceteraj rimarkoj
La plej simpla kondensilo estas la platkondensilo. Estas 2 metalaj platoj, grandaj je kelkaj dekoj da centimetroj. Ĝi bezonis multe da loko. poste oni faris metalajn foliostriojn inter olea papero. La 3 partojn oni survolvis kaj metis en skatoleton. La grandeco malpliiĝis je alumetskatolo.
La kondensilo baras la rektkurenton kaj tralasas la alternan kurenton.
Estas ankaŭ kvazaŭkondensiloj. Ekzemple en longa kablo du konduktiloj paralele troviĝas, inter ili nature izolaĵo estas.
Kondensatoro estas elektroteknika elemento, speciale farita por havi kapacitancon.
Pro la kapacitanco ĝi entenas relative malgrandan, sed signifan kvanton da elektra energio en elektra kampo.
Ĉefaj parametroj de kondensatoro estas:
- Nominala kapacitanco, la valoroj estas elektataj plejparte de specialaj serioj de preferaj nombroj E3, E6, E12, E24, E48, E96, E192.
- Ebla ekarto de la kapacitanco (kutime estadas +-5% +-10% +-20% +-30% +50-20% +80-20% ktp);
- Temperatura koeficiento de la kapacitanco;
- Nominala tensio, kiun la kondensatoro povas elteni sen damaĝo;
- Rezistanco de izolo.
- Tangento de angulo de perdado;
Ĝenerale nominala tensio, rezistanco de izolo kaj tangento de angulo de perdado ankaŭ dependas de temperaturo.
Vidu ankaŭ
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara