Kondensilo (vaporo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni ne devas konfuzi tiun kondensilon (vaporo) pri termodinamiko kun la kondensilo pri elektrotekniko
Principo de kondensilo (eniranta vaporo likviĝas laŭ la vandoj malvarmigitaj per ĉirkaŭaĵa medio)

Kondensilo uzas vaporon aŭ aliajn substancojn en gasa fazo, kiuj kondensiĝas en likvan fazon, ekzemple ĉe varmointerŝanĝiloj, fridujojklimatiziloj

Principo

La ĉefa funkcio de la kondensilo en elektra centralo estas malvarmiga procezo de fluido en termodinamika ciklo. Sekve, ĝia ĉefa misio estas kondensi la vaporon devenantan de la turbino (ligita al alternatoro), kondiĉe ke tiu ĉi ellasita vaporo estu proksima de sia kondenspunkto por likviĝi, tial ĝia varmo de kondensado (latenta varmo) estas donata al ekstera malvarma fluido (aeroakvo) per varminterŝanĝilo; la obtenita likvaĵo tiel povas cirkuli kaj esti denove revarmigita al altprema vaporo, fare devarmoenergio produktita de fuelo, por turnigi la turbinon. Ju pli la premo de la kondensilo estas malalta, des pli la interŝanĝa temperaturo estas malalta, des pli la termmodinamika rendimento esta alta.

Kontraŭe, en la kazo de fridigilo, kutime estas meĥanika energio (anstataŭ hejtilo aŭ brulaĵo de fuelo), kiu altigas la premon de la kondensilo per kunpremilo de aparta cirkula fluido (ezk la izo-butano, izomero de butano), kiu vaporiĝas ĉe la fridujo.

Grandaj sistemoj kun alta efikeco kombinas vaporkaldronon, turbinon, kondensilon kaj kompresoron, kaj evidente malvarman fonton (ekz. lago, rivero, malvarmiga turo, ktp).

Industriaj aplikoj

Oni povas konsideri 3 tipojn de kondensiloj[1]:

  • Laŭkutimaj kondensiloj
  • Fridigaj kondensiloj
  • Kriogenaj kondensiloj.

Laŭkutimaj kondensiloj

Laŭkutimaj kondensiloj uzas kiel fridigaĵon akvonaeron, pro ilia disponeblo kaj ilia malalta kosto[2].

La aparato uzita kiel kondensilo povas esti de du tipoj: [2]

  • apartigaj fluidoj (grandaj kontaktosurfacoj inter ili per radiatoroj aŭ aro da tuboj);
  • miksitaj fluidoj, al tia kategorio apartenas la vaporiga kondensilo kaj la malvarmiga turo[3], kie la akvo estas ŝprucigita en fluo de aero, kiu parte vaporigas (do fridigas) la akvon .

Fridigaj kondensiloj

Ĉi tiuj tipoj de kondensiloj uzas kunpremitajn fridigajn fluidojn en fridujoj kaj frostujoj atingantaj temperaturojn je proksimume -60 °C. [4]

La plej tipaj kondensiloj uzitaj pri fridigaj maŝino kun apartigaj fluidoj[4] estas:

tuboj kaj aletoj por dispeli varmon per fluo de ekstera aero,
platoj por dispeli varmon al fluo de ekstera akvo.

Kriogenaj kondensiloj

Per uzo de licvaj gasoj kiel likva nitrogeno aŭ likva karbona dioksido, oni povas atingi temperaturojn je proksimume -160 °C[5].

Aplikoj en laboratorio

Simpla laboratoria aparato de distilado: 1: Hejtilo 2: Poto 3: Potokapo 4: Termometro/bolpunkta temperaturo 5: Kondensilo 6: Eniranta fridiga akvo 7: Eliranta fridiga akvot 8: Distilito/ricevanta poto 9: Vakuo/eliro de gas 10: Ricevanta dukto 11: Varmo-regado 12: Kirlo-regado 13: Hejtanta plato 14: Hejtanta (oleo/sablo) bano 15: Kirlila rimedo, e.g. mineralaj pecetoj aŭ meĥanika kirlilo 16: Fridiganta bano[6].

frakcia distilado.... du elementoj en sama aparato En laboratorio, la kondensilo estas ĝenerale malgranda, kaj tre ofte estas farita el vitro, fragila sed ege imuna kontraŭ la korodo (kun kelkaj esceptoj). En la figuro montras unu el tiuj mekanismoj, de la tipa formo. Tre uzata en la laboratorio estas la kondensilo je refluo en kiu la kondensado, ĝenerale venas de balono - sed ankaŭ de kolumno - falas en la sama bokalo[7]; tiu vertikala aranĝaĵo estas ofte uzita, kiam oni deziras forigi nekondenseblan substancon el miksaĵo.

Referencoj

  1. Kondensado (itale)
  2. 2,0 2,1 Laŭkutimaj kondensiloj (itale)
  3. = 105 Malvarmigaj turoj (itale)
  4. 4,0 4,1 Fridigaj kondensiloj (itale)
  5. Kriogenaj kondensiloj (itale)
  6. Laurence M. Harwood, Christopher J. Moody (1989). Experimental organic chemistry: Principles and Practice (Eksperimenta ĥemio), Illustrated (Oksfordo) p. 141–143. Blackwell Scientific Publications. ISBN 978-0-632-02017-1. (angle)
  7. "Microscale Techniques - Distillation." (Mikroskala distilado) McMaster University | Department of Chemistry. Web. 17 Nov. 2011. <http://www.chemistry.mcmaster.ca/~chem2o6/labmanual/microscale/ms-distn.html>. (angle)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj