Kondiĉa probabla denseca funkcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kondiĉa probabla denseca funkcio priskribas la probablon super hazarda variablo, se estas donita valoro de alia hazarda variablo en la sistemo. Tipa notacio por tio estas P(x | y), kio prezentas la probablodenson de la valoro x de la hazarda variablo X, kiam la hazarda variablo Y havas valoron y. Kiam la valoro y estas konstanta, la funkcio P(x | y) estas probablodensa funkcio de x. Kiam la valoro x estas konstanto, la funkcio P(x | y) estas verŝajneca funkcio super y.