Kondoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kondoroj
Malmatura Kalifornia kondoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Cikonioformaj
Familio: Katartedoj
Genroj

Vultur
Gymnogyps

vdr

Kondoro estas la nomo por du birdaj specioj de unu el la du grupoj el la familio de Katartedoj. La alia estas nome la katartoj. La kondoroj estas la du plej grandaj flugantaj birdoj en la Okcidenta Hemisfero.

Kvankam same ili estas kadavrovoruloj kiel Malnovmondaj vulturoj, tiuj du specioj de familio Katartedoj aŭ Novmondaj vulturoj tute rilatas plie al Cikonioformaj birdoj kaj ne tiom al la Malnovmondaj vulturoj kiuj apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aglojn, akcipitrojn kaj milvojn. Tiuj du birdoj, kvankam sufiĉe malsimilaj por havi du malsimilajn genrojn, estas tre rilataj inter si. La nomo kondoro origine venas el la keĉua lingvaro.

Aspekto

La Anda kondoro estas iom pli granda ol la Kalifornia, nome la unua havas enverguron ĝis 3,2 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta tera birdo de Ameriko. La Kalifornia kondoro havas enverguron ĝis 2'8 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta birdo el Nordameriko.

La plumaro de plenkreskulo estas tute nigra, escepte pro iom da blanko ĉe flugiloj kaj kolo en la anda kondoro.

Kiel higienadaptiĝo kaj simile al vulturoj, la kondoroj havas senplumajn kapon kaj eĉ kolon; tiele oni kontrauas tiean haŭton al asepsigaj efektoj de sekigo kaj ultraviola radiado de granda alteco; krome la birdo purigas ĝin atente. La faldoj de la kolo, tre rimarkeblaj, estas komunikilo pri reakcioj kaj intencoj.

La meza fingro estas tre granda kaj longa kaj la malantaŭa malfortika; ĉiu kalkano estas rekta kaj malakra. La piedoj estas pli adaptitaj al marŝado ol en iliaj samfamilianoj, la cikonioj. Pro tio, ili ne servas same por kaptado kaj kiel armilo kial en aliaj rabobirdoj, ekzemple la malnovmondaj vulturoj. La ino, malsame ke en rabobirdoj, estas malpli granda ol la masklo.

Reproduktado

Seksa matureco kaj reprodukta konduto ne aperas en kondoroj ĝis 5 aŭ 6 jaroj post eloviĝo. Ili povas vivi ĝis pli ol 50 jaroj. La Anda kondoro ripozas kaj reproduktiĝas en altecoj de 3000 ĝis 5000 m. Tie sur neatingeblaj klifoj aŭ kornicoj ili konstruas simplan neston per kelkaj bastonetoj ĉrkaŭ la ovojn. Tie la ino demetas 1 aŭ 2 bluecblankajn ovojn pezajn pli ol kvarono da kilo. Tio okazas printempe ĉiu dua jaro. La eloviĝo okazas antaŭ du monatoj de kovado farita de ambaŭ gepatroj. Se la ido aŭ ovo perdiĝas, alia ovo estos demetata. Tion profitas sciencistoj kaj zorgantoj de tiuj specioj, ĉar ili povas forpreni la unuan ovon -por artefarita kovado kaj bredado- kaj permesi novan demeton, kovadon kaj reproduktadon. La ido estas kovrata de blanka lanugo ĝis kiam ĝi estas preskaŭ tiom granda kiom la gepatroj. Ĝi povas flugi post ses monatoj, sed enhejmiĝas kaj ĉasas kun la gepatroj ĝis kiam ĝi estas dujaraĝa kaj estas flankenigita de nova ido. La gepatroj produktas nur po unu idon ĉiu du jaroj, do la pliiĝo de la specio estas tre malrapida.

Moroj

Estas socia strukturo kiu decidas en grandaj grupoj de kondoroj kaj eĉ kun aliaj specioj kiu rajtas manĝi la unua kaj kiu poste. Tio realigeblas per korpa komuniko, sed ankaŭ per sonoj eĉ se la kondoroj ne havas voĉilon.

Dumfluge tiuj birdoj estas graciaj. Ĉar ili ne havas fortikan sternumon por movigi tiom grandajn flugilojn, ili estas ĉefe ŝvebantoj. La birdoj frapas flugilojn ĉefe por elteriĝi sed poste ili ŝvebas kvazaŭ senmove. Jam Karolo Darvino rakontis, ke li rigardis flugantan kondoron dum duonhoro sen ke ĝi flugilfrapas eĉ ne unu fojon. Kompreneble kondoroj preferas altajn ripozejojn el kie elteriĝi senpene.

Kondoroj okupas grandajn teritoriojn, foje flugante ĉirkaŭ 200 km por trovi manĝaĵon. Ili preferas grandajn kadavraĵojn, kiel tiuj de cervoj aŭ bovoj kiujn ili povas vidi serĉinte aliajn kadavrovorulojn, kiuj ne kapablas eltiri tiom grandajn bestojn, kion ja povas fari fortaj kondoroj. Ili estas neregulaj manĝantoj: foje ili ne manĝas dum tagoj, poste ili manĝas multege kiam ili trovas manĝaĵon sed tiom ke poste melfacilege povas elteriĝi.

Vivmedio

Pro tio antaŭe dirita, la kondoroj bezonas por vivi tri ĉefajn faktorojn:

  • venta regiono kaj varmaj ventofluoj,
  • malferma areo kie facile trovi kaj atingi kadavrojn,
  • kadavroj.

Tamen ne nur tio sufiĉas por facila disvolviĝo de kondoroj. Dum la du lastaj jarcentoj ties nombro malkreskis pro diversaj kialoj, inter ili:

  • malpliigo de vivmedio, paralele al disvastigo de la homa specio,
  • venenado, foje ne rekte sed per manĝo de venenitaj rabomamuloj aŭ de predoj ĉasitaj per plumbaj kugleroj,
  • ĉasado, antaŭe ekzemple farita ceremonie de indiĝenoj, hodiaŭ de malmodestaj pafuloj.

Al tio aldonendas ankaŭ la malrapida reproduktado (po nur unu ido ĉiuj du jaroj). Tiele la Kalifornia kondoro eĉ malaperis de la sovaĝa vivo inter jaroj 80-aj kaj 90-aj de la 20-a jarcento. Poste oni reproduktigis ilin en bestoĝardenoj kaj reenalportis ilin al la sovaĝa vivo. Tamen tiuj idoj naskitaj nesovaĝe ne facile pretervivas, ĉar ili ne timas homojn kaj facile estas mortigataj.