Konektikuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konetikuto)
Konektikuto
State of Connecticut
Ŝtata flago de Konektikuto Ŝtata blazono de Konektikuto
(Flago de Konektikuto) (Sigelo de Konektikuto)
Ŝtata kromnomo: The Constitution State, The Nutmeg State
Mapo de Usono kun Konektikuto montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Hartford
Plej granda urbo Bridgeport
Ŝtatestro Ned Lamont
(ekde 9-a de januaro 2019)
Areo 14.357 km² (48)
 - Tero 12,559 km²
 - Akvo 1.809 km² (12,6 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 3 605 944 (29-a)
 - Denso 285 /km² (4-a)
Aliĝo
 - Dato 9-a de januaro 1788
 - Ordo 5
Horzono Eastern: UTC-5/-4
Latitudo 40° 58′ N al 42° 03′ N
Longitudo 71° 47′ U al 73° 44′ U
Larĝeco 113 km
Longeco 177 km
Alteco
 - Plej alta 725 m
 - Meza alteco 150 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS CT
 - ISO 3166-2 US-CT
Retejo ct.gov
vdr

Konektikuto (angle Connecticut [koNETikat]) estas usona subŝtato en la nord-orienta regiono Nov-Anglio. Ĝi estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego dum la Usona Revolucio.

Konektikuto limas okcidente al Nov-Jorkio, norde al Masaĉuseco, oriente al Rod-Insulo kaj sude al la fjordo Long Island. Sud-okcidenta Konektikuto proksimas al la urbego Nov-Jorko. Konektikuto estas la 29-a plej multhoma usona ŝtato, kun 3,5 milionoj da loĝantoj (2005), kaj ĝi estas la tria plej malgranda ŝtato. La rivero Konektikuto fluas suden tra la mezo de la ŝtato.

Konektikuto konsistas el 169 urboj. Hartford estas la ĉefurbo kaj la dua plej multhoma urbo. La plej multhoma urbo estas Bridgeport. Aliaj grandaj urboj estas New Haven, Stamford, Waterbury kaj Norwalk.

Konektikuto estas konata pro sia riĉeco. El la usonaj ŝtatoj, ĝi havas la plej altan averaĝan enspezon (po $54.117 por ĉiu homo en 2007).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ eŭropa koloniado, la regionon enloĝis ĉirkaŭ 6.000 indianoj. La plej granda tribo estis la moheganoj.

La unua eŭropa esploristo en Konektikuto estis la nederlandano Adriaen Block. Post kiam li esploris la regionon en 1614, nederlandaj pelt-negocistoj velis norden sur la rivero Konektikuto kaj konstruis fuorton en nuntempa Hartford, kiun ili nomis "Domo de Espero".

La unuaj anglaj setlantoj alvenis en la najbareco de Hartford en 1633. Granda grupo da setlantoj alvenis en 1636 kaj fondis ĉe Hartford la Kolonion Konektikuto. Tiuj setlantoj estis puritanoj el Masaĉuseco, gviditaj de Thomas Hooker, kiu apartiĝis de la politika gvidantaro en Masaĉuseco.

En 1635 John Winthrop, ankaŭ de Masaĉuseco, ricevis permeson krei novan kolonion ĉe la buŝo de la rivero Konektikuto. Tiu kolonio, nomita Kolonio Saybrook, estis rekta provoko al nederlandaj pretendoj. Ĝi unuiĝis kun Konlonio Konektikuto en 1644.

Kolonio New Haven fondiĝis en 1638. Ĝi havis sian propran konstitucion "la fundamenta konsento de Kolonio New Haven", kiu subskribiĝis en 1639. Ĝi estis la unua konstitucio en Ameriko, kaj eble en la mondo. Tial la ŝtato nomas sin "La Konstitucia Ŝtato".

Supernombritaj de la angloj, la nederlandanoj forlasis sian fuorton en 1654.

Nek Kolonio Konektikuto nek Kolonio New Haven fariĝis kun la aprobo de la angla registaro. En 1662 John Winthrop akiris en Anglio ĉarton, kiu unuigis la du koloniojn. Winthrop estis politike lerta kaj akiris la ĉarton de la nove reinstalita reĝo Karlo la 2-a, kiu donis liberalan politikan kondiĉaron.

En 1965 la tria kaj nuna konstitucio de Konektikuto efikiĝis.

En 2008 Konektikuto estis la tria usona ŝtato, kiu permesis edziĝojn inter samseksemuloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2005, 86,1 % de Konektikutanoj estis de blanka raso, kaj 10,9 % de nigra raso.

En 2000, 81,69 % de ŝtatanoj kvinjaraj aŭ pli aĝaj parolis angle hejme, kaj 8,42 % parolis hispane. Alia hejmlingvoj estas la itala (1,59 %), la franca (1,31 %) kaj la pola (1,20 %).

La loĝantaro kreskadas de 251.000 homoj laŭ la popolnombrado de 1800, al 908.000 laŭ la popolnombrado de 1900 kaj al 3,4 milionoj en 2000.

Registaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiun kvaran jaron elektiĝis ses konstituciaj funkciuloj: Ŝtatestro, Vic-ŝtatestro, Sekretario de la Regno, Ĉefadvokato (ministro pri justico), Trezoristo kaj Kontrolisto.

La ŝtata parlamento konsistas el 36-membra Senato kaj 151-membra Domo de Reprezentantoj. Ĉiu membro elektiĝas ĉiun duan jaron.

La Supera Juĝa Kortumo enhavas Ĉefan Juĝiston kaj ses Adjunktajn Juĝistojn. La juĝistojn elektas la ŝtatestro.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famaj Konektikutanoj[redakti | redakti fonton]

  • George W. Bush: la 43-a Prezidento de Usono, naskiĝis en New Haven. Lia avo Prescott Bush estis usona Senatano de Konektikuto de 1953 ĝis 1963.
  • Mark Twain: loĝis de 1871 ĝis 1891 en Hartford, kie lia domo nun estas muzeo. Li revenis al Konektikuto en 1908, kaj mortis en Redding.
  • Noah Webster: Usona verkisto de vortaro de la usona angla lingvo, naskiĝis en West Hartford.
  • Harry Harrison: Usona esperantisto, naskiĝis en Stamford.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]