Konferanseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konferanseoprogramestro estas persono, kiu gvidas konferencon aŭ amuzan programon, ekzemple kabaredon, konkursojn, festivalojn, dancamuzojn k.s.

La konferanseo devas konferansei sprite kaj amuze, kutime tiun taskon plenumas konataj kaj popularaj aktoroj.

Tamen pli bonaj esperimoj estus konferi, konferanto, konferenciero, prezentisto, programestro.

Rimarko[redakti | redakti fonton]

La esprimo "konferanseo" mankas en PIV, tamen la internacia lernolibro Paŝoj al plena posedo de William Auld en la 21-a ĉapitro (paŝo) prezentas rakonton Konferanseo de Vasil Conev en traduko de Metodi Panĉev. La rakonto unue aperis en aŭtuno 1961 en literatura aldono de la revuo Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]