Konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konferencokongreso estas kunvano de homoj kiuj okupiĝas pri specifa temo. Ambaŭ terminoj estas ofte uzataj sinonime.

Prezento en konferenco.

Kongreso tamen estas evento daŭranta plurajn tagojn kun multnombraj partoprenantoj, dum konferenco (laŭ la nomo) estas kutime unutaga kaj havas komercan aŭ sciencan temon.

Scienca konferenco estas grava evento de alta internacia klaso en la kampo de sciencaj esploroj. La invito estas kutime malfermita al iu ajn, kiu estas aktiva en la kampo. Proksimume unu jaron antaŭe (aŭ pli) estas sendata invitilo, tiel nomata alvoko por artikoloj, kie tiuj esploristoj kiuj tion deziras povas registri sian intereson prezenti novajn esplorrezultojn.

Konferencoj estas parto de la sektoro de la turisma industrio MICE (renkontiĝoj, instigoj, konvencioj, eventoj).

Similaj kunvenoj estas ankaŭ seminario, simpozio, konvencio.

Pintkunveno estas renkontiĝo kie du aŭ pliaj ŝtatestroj aŭ registaroj ĉeestas kaj havas rektan kontakton unu kun la alia. Pintkunvenoj povas trakti ĉiajn temojn, de internacia sekureco ĝis redukto de malriĉeco. Pinta konferenco ne estas plej alta pro la temoj, sed pro la funkcioj de la ĉeestantoj.

Famaj konferencoj[redakti | redakti fonton]

Vikimanio, ĉiujara konferenco por uzantoj de la vikiprojektoj starigitaj de la Vikimedia Fondaĵo.

Historiaj konferencoj[redakti | redakti fonton]

Teknikaj konferencoj[redakti | redakti fonton]

  • TED, bonkonata ĉiujara, kvartaga konferenco unue okazinta en Kalifornio en 1984.
  • Worldwide Developers Conference (WWDC), ĉiujara programada konferenco organizita de Apple, kie novaj produktoj kaj softvaro estas lanĉitaj.
Universala Kongreso de Esperanto en Lille, Francio, 2015

Similaj kunvenoj[redakti | redakti fonton]

  • Kongreso, grandskala renkontiĝo, kie, ekzemple, sciencaj esploristoj aŭ membroj de aparta organizo interŝanĝas ideojn pri aparta temo, kaj kie okazas komuna konsulto aŭ malferma diskuto.
  • Konvencio, renkontiĝo rilate al industrio, profesio aŭ fanrilata temo.
  • Seminario, ĉefe celas transdoni informojn kun sendependa karaktero ene de specifa interesokampo aŭ faka kampo.
  • Simpozio, internacia renkontiĝo kun gastparolantoj kun la celo akiri scion, ofte kun scienca temo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(germana) Michael-Thaddäus Schreiber: Kongress- und Tagungsmanagement. 2-a eldono, Oldenbourg Wissenschaftsverlag 2002, 590 paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Universala Kongreso de Esperanto

Gazetara konferenco

Reta kunsido (angle: videoconference)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]