Konferenco de Algeciras

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konferenco de Algeciras estis internacia konferenco de la 16-a de januaro ĝis 7-a de marto 1906 en Hotel Reina Cristina en Algeciras (Hispanio), dum kiu oni decidis pro solvo de la unua maroka krizo.

La konferencon postulis reprezentantoj de la Germana Imperio, post kiam Francio komencis enkonduki reformojn en la ekonomio kaj armeaj aferoj de Maroko, laŭ la Sudana traktato, kvankam la ŝtato estis laŭ la Madrida konvencio de 1880 kiel sendependa. Post la komenca rifuzo, la konferencon partoprenis eĉ Francio.

La Germana Imperio esperis, ke Francio suferas politikan malvenkon kaj eĉ la entento disiĝas. Germanio kalkulis je apogo de aliaj landoj, precipe je tiu de Usono, pro la politiko de malfermitaj pordoj kaj je Aŭstrio, Italio.

Tiuj esperoj ne realiĝis kaj la Germanan Imperion apogis nur Aŭstrio-Hungario. Kvankam oni formale rekonis sendependecon de Marokko, Francio povis akiri koncesiojn, administri la policon en la maroka haveno kaj bankaferojn, kune kun Hispanio. Tiel Franco atingis sian ĉefcelon, dum la Germana imperio – pro ties agresiva konduto – perdis reputacion kaj venis en eksterpolitikan izoladon. La koferenca rezulto estis ankaŭ malvenko pro la ĝermanta sendependeca maroka movado.