Konferenco de Badasht

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konferenco de Badasht okazis de la 26-a de junio ĝis la 17-a de julio 1848 kaj oficialigis la disiĝon de Babismo disde Islamo.

81 babanoj kunvenis en la persa vilaĝeto de Badasht ĉe la Kaspia Maro por plani la liberigon de sia Profeto nomita la Báb el la fortikaĵo de Chihríq kaj spertis kiel efektiviĝis disiĝo abrupta, kompleta kaj drama disde la islama tradicio kiel ĝin entenas la de Báb revelaciita sankta libro Bayán.

Tiun konferencon organizis babanestro nomita Mírzá Ḥusayn 'Alíy-i-Núrí, kiu ekde tiam titoliĝis Jináb-i-BaháBahá'u'lláh ("la Gloro de Dio"), kaj ĝin partoprenis du el la 18 unuaj disĉiploj de la Bab titolitaj Literoj de la Vivanto : Mullá Muḥammad ‘Alí-i-Bárfurúsh, titolita Quddús ("la plej Sankta"), kaj Fátimih Baraghání, titolita Ṭáhirih ("la Pura").

Dum tiu kunveno ĉiutage estis iu islama leĝo abolita kaj anstataŭata per nova leĝo baba. Kulmina krizo okazis kiam Ṭáhirih aperis publike senvualigita kaj ekvokis : "Mi estas tiu Vorto, kiun la Qá’im (la Promesito de Ŝijaismo) eldiros, tiu Vorto, kiu forpelos la regantojn kaj nobelojn de la Tero." [1]. Tiu "netolerebla" ago "maldeca" stuporigis la ĉeestantaron : iu babano tranĉis al si la gorĝon, aliaj forfuĝis kaj forlasis la Kredon. Kaj Quddús estis ŝajne tuj mortigonta ŝin, kiam Bahá'u'lláh repacigis ĉiujn per la legado de la 56-a korana surao titolita "la Okazontaĵo", komprenigante al ili la sencojn kaj la aludojn de tiuj versoj : ke ili estus travivantaj la "Tagon de la Releviĝo"!

Kiam disiĝis la babanoj post 22 tagoj, nenio estis planita por la liberigo de la Báb sed estis ĵus naskita nova religio sendependa de islamo.

 

 

pentraĵo de la bahaa artisto Ivan Lloyd pri la konferenco de Badasht

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kroniko de Nabil, ĉapitro 16-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».