Konfesoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konfesoj (origine latinlingve “Confessionum libri XIII” aŭ “Confessiones”) estas aŭtobiografia verko en 13 libroj de Aŭgusteno el Hipono, eklezia patro, verkita ĉirkaŭ la jaro 400 p.K. Ĝi estas unuanime taksata kiel unu el la plej granda ĉefverkoj de la kristana literaturo. En ĝi, Sankta Aŭgusteno, adresiĝanta al Dio, rakontas sian vivon kaj aparte la historion de sia konvertiĝo al Kristanismo. Jen la komenco kiu prezentas la celon kaj la stilon:

"Vi estas granda, Sinjoro, kaj tre inda je laŭdo; granda estas via virto, kaj via saĝo nekalkulebla. Kaj Vin laŭdi volas la homo, parteto de via kreitaro, kiu ĉie kunportas sian mortemon, kiu kunportas la pruvon de sia peko kaj la pruvon ke vi rezistas al la malhumiloj (Incipit de la Konfesoj)". (Magnus es, Domine, et laudabilis valde: magna virtus tua et sapientiae tuae non est numerus. Et laudare te vult homo, aliqua portio creaturae tuae, et homo circumferens mortalitatem suam, circumferens testimonium peccati sui et testimonium, quia superbis resistis)

Verka enhavo[redakti | redakti fonton]

La verkon konstituas kontinua parolado per kiu Aŭgusteno sin turnas al Dio (el tio la vorto “Konfesoj” kaj startas kun la citita alvoko al Dio “Invocatio Dei”.

Sekve (ĉapitroj 1-9) la aŭtoro kreas sian rakonton, ofte interrompitan pro ampleksaj kaj profundaj pripensadoj, juĝe trairantaj sian infanaĝon vivitan en Tagaste, kaj siajn studentajn jarojn kaj sian retoran profesion en urbo Kartago. Kaj priskribante la tiun lastajn jarojn li kondamnas sian konduton kiu diboĉemis kaj koruptemis ĝis kiam, aĝanta deknaŭjare, li la legado de Hortensius de Cicerono (verko perdita) sin lasis altiri al la filozofio manikeisma. Lia profesio lin kondukas al Romo kaj poste al Milano, kie okazas lia adhero al Kristanismo kaj baptiĝas permane de la tiama milana ĉefepiskopo Ambrozio de Milano. La aŭtobiografia rakonto konkludiĝas per lia reveno al Afriko kaj lia nomumo al episkopo de Hipono, ofico plenumita ekde 395.

En la lastaj 4 ĉapitroj li atentiĝas pri serio de konsideroj pri la esenco de la tempo, pri la rolo de la vivo de homo, kaj pri ties origino (reirigata al la Kreo), efektivigante iujn komentojn de koncernajn pasaĵojn de la Genezo.

En tiu verko Aŭgusteno, do, precizigas la tri signifojn de la termino “Konfeso”:

  • La unua estas “confessio peccatorum" (konfeso de siaj pekoj), en kiu animo humile agnoskas siaj pekojn; tia signifo estas pritraktita en la unua rakonta parto, koncentriĝinta sur la diboĉemo kaj sur la kulpaj trompiĝoj antaŭaj al la koncentriĝo.
  • La dua rilatas al la “laus dei” (laŭdo al Dio), en animo laŭdas la majeston kaj la mizerikordon de Dio, kiun li spertas por la konvertiĝo.
  • La tria estas la "confessio fidei" (kredkonfeso) en kiu animo sincere eksplikas la motivojn de sia kredago, kio repreniĝas ankaŭ en la lastaj ĉapitroj.

Strukturo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Formala karakterizo de la verko estas la stilo alvoka, nome kontinue rekte adresiĝi al Dio, kiu intence fariĝas neformala konversacio, kiu foje cedas la la preĝo, foje al dankesprimo, foje al la propeto.

La stilo de la Konfesoj estas ĉiam alta: en la verko Aŭgusteno elmontras ĉiujn siajn retorajn lertecojn kaj de granda scianto de la Sanktaj Skriboj

La aŭtoro plue alternigas esprimojn koncizajn kaj rapidajn kun ordigota kaj kompleksa periodumo, riĉa je retorikaj figuroj, allasante foje impreson de artifiko, kiu sendube reflektas lian retoran lertecon spertoplenan kaj stilon devenanta el kutimo prediki al fideluloj. En la Konfesoj facilas rimarki influojn kaj eĥojn de la bibliaj skriboj dum la teksto pleniĝas je citaĵoj de ambaŭ testamentoj.

Fine rezultas stilo malegala, viva, drama, perfekte adhera al la rakonta plekto.

Verkaj temoj[redakti | redakti fonton]

Centra temaro de la verko estas la rilato inter Dio kaj homo kaj aparte kiel homo, serĉanta la feliĉon kaj do (laŭ la instruoj de la greka filozofio) la veron: por koni Dion ne povas limiĝi al la racio, se bezonas ankaŭ subtenon de la dia Graco kaj, do, de la kredo.

Moderneco de la verko[redakti | redakti fonton]

La verko, danke al la insista koncentriĝo sur la ”mio” de la aŭtoro, rivelas surprizan modernecon, ne nur en la senco de “aktualeco”: spite la fakto ke prozo de intimeco ne estis absoluta novaĵo ene de la klasika literaturo, absoluta novas la inspira forto kaj precipe la fakto ke la aŭtoro detale rakontas kaj, se niaj informoj centras la veron, laŭmaniero tute sincera, sian vivon, farante el ĝi la veran centron de la verko; tiom ke inter la multaj literaturaj ĝenroj diverskvante ĉeestaj en la Konfesoj (inter kiuj ĝuste tiu doktrina), tiu plej elstaranta kaj universe rimarkita estas tiu "aŭtobiografia".

Alia aspekto de moderneco elstara en la verkon enestas en la fakto ke la aŭtobiografia dimensio estas tiu intima, de la animo; plue la eksteraj eventoj, kvankam nemalĉeestaj, estas vivitaj kun la severa akcento de la pekulo pentofaranta: oni vidu la epizodon de la stelo de piroj (II, 9-18), la priskribojn pri unuaj signoj de la adoleskaĝo, de la nebremsebla allogo por la virina sekso, de la ekstergeedza filo konkubine generita. Malofte antikvepokaj biografiaj kaj aŭtobiografiaj verkoj permesis al si tiom da persona historieco kun tiom da introspekta enmemiĝo.

Celoj de la verko[redakti | redakti fonton]

Centri la celon kiu puŝis Aŭgustenon surpaperigi la verkon ne simplas.

Nature inter la motivoj naskintaj la Konfesojn konsiderindas la neceso, en epoko malfacila por kristanismo, kontraŭbatali iujn herezojn kaj solvi problemojn, koncernantajn la kredon, surfacigitajn okaze de la ĵusaj persekutoj en iuj zonoj de la mediteranea baseno. Sed estus limige konsideri la verkon nur kiel simplan ekzemplon de apologetika skolo, doktrina aŭ kontraŭhereza.

Manke de objektivaj datenoj, oni proponis diversajn hipotezojn celantajn pli ol ekspliki la naskiĝon de la verko indiki la hardan okazon : iuj hipotezis ke Aŭgusteno celis senkulpiĝi ĉe la Donatistoj (negantoj de la valideco de sakramentoj administritaj de episkopoj supozitaj, vere aŭ malvere, malindaj), kiuj lin riproĉis pro la junulaj senbridecoj por lin senkreditigi, aliaj esploristoj vidis en la verko publikan konfeson similan al tiuj de la Katekumenoj. La tezo pli sekvata estas tiu: li volis ekzempli al la aliaj, pere de sia sperto, la penan ascendon de sia animo al Dio Pardonanta, por pri Li festi la grandiozecon kaj la mizerikordon.

Ĝuste pro tiu motivo, la Konfesoj estas konsiderataj historion de "peregrinatio animae" ("pilgrimado de la animo"), en kiu legantoj de diversaj epokoj kaj kulturoj trovi komforton kaj instigon por mediti pri la eternaj kaj senŝanĝaj ekzistaj problemoj.

Disvastigo kaj influoj[redakti | redakti fonton]

La avantaĝoj de la Konfesoj estis grandegaj: se en la De civitate Dei Aŭgusteno estis pli inspirita kaj en De Trinitate pli profunda, nur tie li atingas sintezon de Kredo, arto kaj kulturo kiuj en la venontaj jarcentoj inspiros elstaregajn artistojn kaj literaturistojn inter kiuj Dante Alighieri, Francesco Petrarca kaj Botticelli.

La konfesoj estis tuj temo de komento kaj studo fare de episkopo de Kalama, Sankta Posidio, kiu persone konatiĝis kun Aŭgusteno. Li skribis: “En siaj konfesoj li rakontas pri si mem, kia li estis antaŭ la ricevado de la dia graco kaj kiel li vivis post tiu ricevado. (In suis Confessionum libris de se ipso, qualis ante perceptam gratiam fuerit, qualisque iam sumpta viveret designavit.”

Petrarca laŭiris la Aŭgustenan modelon por verki sian "Secretum"; kaj eĉ Rousseau adoptis similan titolon por sia aŭtobiografio La Konfesoj pravigante sian elekton pro, evidente, ege malsamaj kaŭzoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De Trinitate
  • De Civitate Dei

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]