Konfidenceco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konfidenceco en estas la sekureca kriterio, kiu priskribas la necesan/deziratan protektadon de informo kontraŭ malpermesita atingo. Tia informo do estas nepublika, certagrade sekreta.

Ekzistas tri teĥnikoj por atingi konfidencecon:

  • uzo de fizike sekuraj informtenejo kaj komunika kanalo;
  • ĉifrado kiu malebligas legadon sen scio de la necesa ŝlosilo;
  • kriptografio kiu kaŝas la ekziston mem de informo aŭ mesaĝo.

La uzo de sekuraj tenejo kaj kanalo gravas en interhoma komunikado; ekzemploj estas dokumento en ŝlosita ŝranko aŭ flustrado en alies orelon. En komputila sekureco tiu tekniko gravas preskaŭ nur en fermitaj komputilcentro; en komunikado trans longajn distancojn aŭ tempojn oni aplikas la du aliajn teknikojn.

Krom komputiko, konfidenceco estas ankaŭ etika principo ligita al multaj profesioj, aparte pri la fakoj de juro, medicino, komerco, ĵurnalistiko, armeo ktp.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.