Konfitado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
konfitaĵoj

Konfitado estas fizika metodo por prepari fruktojn (aŭ aliajn nutraĵojn) por konservado, per bolkuirado kaj aldono de sukero. Post tio oni fermas konfitaĵon en konfitujon, aerizole. Tiu konservada metodo ne estas tiel sekura kaj efika, kiel la konservado en konserva skatolo.

Metodo[redakti | redakti fonton]

Weck-glaso kun arko

Por la konfitado konvenas plej ofte legomoj, fruktoj, fungoj, se ili estas ne tro varmeg-sensaj. Oni antaŭkuiras ilin aŭ krude suprenŝutas per sufiĉo da likvaĵo kaj plenigas per ili la purigitan konfitujon. Oni fermas poste la konfitujon per ŝrauba fermilo kun interne, supre ekipita gumringo. Tio certigas la izoladon disde la aero. Pli malnova metodo estas la fermado per celofano kaj aparta gumringo. Post tio oni malrapide malvarmigas la konfitaĵon, tiel la interna varmego longtempe sterilizas. Dum la malvarmiĝo, la interna aero densiĝas kaj elformiĝas malalt-premo, kiu suĉas la supran kovrilon al la konfitujo.

La konfitaĵo estas rezervebla ĝis kelkaj jaroj. Plej grava danĝero por ĝi estas, ke la konfitujo kaj la fermilo ne fermas perfekte kaj la konfitaĵon atingas aero kaj komenciĝas putriĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konfitadon malkovris Denis Papin en ĉ. 1700. Tiam li sukcese eksperimentis per konservado de ĵeleoj kaj kuirita viando per fermita kupra poto. Papin ne rekonis gravecon de la malkovro.

La denova malkovro de la konfitado estas ligata al iniciato de Napoléon Bonaparte, kiu ofertis premion de 12.000 orfrankoj por malkovro de procezo pri konservado de nutraĵoj, por ke li povu provizi la soldatajn trupojn dum militiro. La premion gajnis la franca kuiristo François Nicolas Appert en 1810, kiu jam en 1790 malkovris, ke kuirita nutraĵo je 100 °C estas konservebla en fermitaj ujoj. En la 1880-aj jaroj evoluigis la kemiisto Rudolf Rempel glasojn, kies randoj estis tranĉitaj glate kaj iĝis fermeblaj per gumringoj kaj ŝtalaj fermiloj. Li konstruis ankaŭ aparaton, por ke ili restu fermitaj dum la konfitado. Li patentigis tion en 1892. Unu el la unuaj aĉetantoj estis Johann Carl Weck, kiu post morto de Rempel en 1893 aĉetis la patenton kaj ĉiun vendan rajton je tiuj glasoj kaj aparatoj. Li fondis kun la komercisto Georg van Eyck en 1900 en Öflingen la firmaon J. Weck u. Co.. Pluaj evoluigoj de la konfitado estis la enkonduko de la celofano, kiu estis uzata ĉefe por marmeladoj, aŭ de ŝraŭba fermilo kiel alternativoj al la ĝistiamaj produktoj de Weck.

Konfitado (1954)

La konfitado oftis ekde komenco de la unua mondmilito ĝis fino de la 1960-aj jaroj, en okcidenta Eŭropo (90% de la familioj konfitis). La maloftiĝon de la konfitado kaŭzis disvastiĝo de la frostigujoj kaj pli poste la ĉiusezona aĉetebleco de la freŝaj fruktoj, legomoj ks. Nun oni kalkulas, ke ĉ. 40 % de la familioj konfitas.

Literaturo en la germana[redakti | redakti fonton]

  • Ruth Kirchmann: Einmachen in Deutschland, Bonn 2002.
  • Uwe Spiekermann: Zeitensprünge: Lebensmittelkonservierung zwischen Haushalt und Industrie 1880-1940, in: Ernährungskultur im Wandel der Zeiten, Hg. Katalyse e.V. und Buntstift e.V., Köln 1997, S. 30-42.
  • WECK-Einkochbuch, ISBN 3-921034-05-1