Konflikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filozofio - Antagonismo - Batalo - Kolizio - Malakordo

Konflikto estas malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, interesojopinioj, kiu povas kreski al malpaco kaj eĉ batalo.

La homo povas havi konflikton kun sia propra konscienco, kun la leĝo (= li faris krimon) aŭ kun alia homohoma grupo. La konflikto povas havi formon de interŝanĝo de akraj vortoj aŭ insultoj, sed ankaŭ de interbatiĝo per pugnoj.

Kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj kaŭzas konfliktojn socian, generacianklasan[1].

Konflikto inter du ŝtatoj povas esti sur diplomatia nivelo (kiam oni interŝanĝas proklamojn kaj protestojn) aŭ sur arma nivelo, kiam okazis bataleto inter du grupoj da soldatoj. Tia konflikto povas fariĝi antaŭŝtupo de milito, se la diplomatoj ne sukcesas repaciĝi aŭ kiam unu ŝtato misuzas la konflikton kiel pretekston por ataki la alian ŝtaton.

Konflikto povas okazi ankaŭ inter du leĝoj (kiam la leĝodonantoj ne rimarkis, ke la nova aprobata leĝo asertas malon de malnova, jam aprobita leĝo), inter du tribunaloj, inter teksto kaj la gramatiko k.s.

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro