Konga bordhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Konga bordhirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Riparia
Specio: R. congica'
Riparia congica
(Reichenow, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Konga bordhirundo, Riparia congica, estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae).

Ĝi ĉeestas nur ĉe la Kongo kaj ties alfluanto, la Ubangi. Ĝi estas iom abunda ene de ties limigita teritorio. La habitata postulo de tiu ne-migranta specio estas arbaraj riveroj kun sablobordoj taŭgaj por reproduktado.

La Konga bordhirundo nestumas en kolonioj en februaro kaj marto, kaj ĉiu apro elfosas tunelon en sablobordo je ĉirkaŭ 1 m super la rivero. La propra nesto estas je la fino de la tunelo. Oni scias malmulte pri la reprodukta biologio, kvankam ĝi estas probable simila al tiu de la Bordhirundo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La 11 cm longa Konga bordhirundo estas helbruna supre kun iom pli malhelaj krono kaj flugiloj. Ĝi havas malhelan linion traokulan. La subaj partoj estas blankaj escepte pri palbruna brusto. Ĝi ne havas la distingigan mallarĝan brustozonon montratan de la Bordhirundo. La beko estas nigra kaj la kruroj estas brunaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas palajn pinotjn de plumoj en dorso, pugo kaj flugiloj.

Ĝis nun ties voĉo ne estis surbendigita nek priskribita.

Kvankam la nedistingiga brustozono de la Konga bordhirundo estas diferenca el la klare difinitaj markoj de la Bordhirundo, praktike ne facilas distingi la nemigrantajn speciojn el la vintraj migrantoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La manĝo de tiu afrotropisa specio konsistas el etaj insektoj, kiel kuloj kaj aliaj muŝoj, kaptataj dumfluge super la rivero aŭ en arbarklaraĵoj aŭ aliaj malfermaj areoj je kelkaj mejloj el ĝi. Ili manĝas laŭ etaj aroj aŭ kun aliaj hirundoj, ĉefe vintrantaj bordhirundoj.

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu surloke abunda specio havas teritorion kun ĉirkaŭkalkulata etendo de 80,000 km². La kvanto de la populacio oni supozas, ke estas granda, kaj la specio oni supozas, ke ne alproksimiĝas al la sojlo de la kriterioj de malpliiĝantaj populacioj de la IUCN Ruĝa Listo (tio estas malpliiĝante pli ol 30 % en dek jaroj aŭ tri generacioj). Pro tio la specio estas konsiderata kiel "Malplej Zorgiga".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • angle Turner, Angela K; Chris Rose. (1989) Swallows & martins : an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]