Kongo-kordofana lingvaro

El Vikipedio
(Alidirektita el Kongo-Kordofana Familio)
Saltu al: navigado, serĉo

Etnografio > Etno > Klasifiko de etnoj > Kongo-Kordofana Familio


Lingvofamilio de popoloj, kiuj loĝas en vasta teritorio inter Atlantika kaj Hinda oceanoj, de Senegalo kaj Centrafrika Respubliko en nordo, ĝis Sudafrika Respubliko en sudo de la kontinento. Ĉi tiu grandega familio dividiĝas je du etnolingvaj grupoj (1) Kordofana kaj (2) Niĝero-Konga. En la unua grupo eniras preskaŭ la tuta loĝantaro de okcident-tropika, centra-tropika, orient-tropika kaj sudafrika regionoj. La dua grupo estas kompare malgranda kaj unuigas popolojn loĝantajn en Sudano. Totala kvanto: 306 mln. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):

Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Kordofana - - - 0.57 - - 0.57
Niĝerkonga - 0.11 0.16 304.71 0.13 - 305.11
Totalo - 0.11 0.16 305.28 0.13 - 305.68

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.