Kongo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kongo
Fleuve rdc.svg
Kongo-baseno
Longeco 4 374 km
Alteco de la fonto 1 590 m
Meznombra trafluo 41 800 m³/s
Akvokolekta areo 3 680 000 km²
Alfluantoj vidu apude
Alfluas al Atlantiko
Alteco de la enfluejo 0 m
Rivero en Afriko
v  d  r
Information icon.svg

Kongo estas la plej granda rivero en centra okcidenta Afriko. Ĝi estas la dua plej longa rivero en Afriko (post Nilo), kun longeco de 4 380 km. Se oni konsideras la riveron Ĉambeŝi kiel ĝian fonton, la longeco fariĝas 4 700 km. La rivero kaj ĝiaj enfluriveroj fluas tra la dua plej granda pluvarbaro en la mondo; nur la Amazona Pluvarbaro estas (multe) pli granda. Ĝi ankaŭ havas la duan plej grandan fluaĵon en la mondo, post Amazono, kaj la duan plej grandan akvodislimon el ĉiuj riveroj, same post la Amazona Rivero, kaj ete antaŭ Misisipo. Kongo ankaŭ donis sian nomon al ambaŭ la Demokrata Respubliko de la Kongo (Kongo Kinŝasa) kaj la Respubliko de la Kongo (Kongo Brazavila). La rivero apartigas la du ŝtatojn. Ekde 1971 ĝis 1997 la registaro de la tiamnomita Zairio nomis ĝin Zairo.

La fontoj de Kongo estas en la alta lando kaj la montoj de la Orientafrika Fendo, kaj ankaŭ la Lago Tanganjika kaj Lago Mŭeru, kiuj fluas en la Lualaban Riveron, kiu fariĝas Kongo post la Bojamaj Akvofaloj.

La rivero ĝenerale fluas okcidenten ekde la urbo Kisangani proksime sub la akvofaloj, poste kurbas iompostiome sudokcidenten, enfluas kun la Rivero Ubangi, kaj eniras la Larĝiĝon Malebo. Kinŝaso kaj Brazavilo estas ĉe kontaŭaj flankoj de la larĝiĝo, kaj poste la rivero remallarĝiĝas kaj falas trans multe da akvofaloj en profundaj kanjonoj (ili are nomiĝas la Livingstonaj Akvofaloj), kaj eniras la maron ĉe la urbeto Muanda.

La enmarfluejon de Kongo vizitis dum 1482 la Portugalo Diogo CÃO, kaj dum 1816 brita esplorvojaĝo iris ĝis la urbo Isangila. Henry Morton Stanley estis la unua Eŭropano kiu navigis la longecon de la rivero kaj rimarkis ke la Lualaba Rivero ne estis fonto de la Nilo kiel sugestita.

Preskaŭ la tuta Kongo estas facile navigebla, kaj ĉar fervojoj nun ĉirkaŭiras la tri grandajn akvofalojn, granda parto de la komerco de centra Afriko laŭiras ĝin, inkluzive de kupro, palmoleo (kiel kernoj), sukero, kafo kaj kotono. Ĝi eble povus esti valora hidroelektre, kaj la stacio Inga sub la Maleba Larĝiĝo estas la unua kiu ekspluatas ĝin tiel.

Rivero Kongo ĉe Matadi

Enfluriveroj, ordigitaj ekde la maro enen:

  • Inkisi
    • Zadi
  • Nsele (sudo de la Larĝiĝo Malebo)
  • Bombo
  • Kasai (inter la Riveroj Fimi kaj Konga, konata kiel Kŭa)
    • Fimi
    • Kŭango
    • Sankuru
  • Likuala
  • Sangha
  • Ubangi
    • Giri
    • Mbomu
    • Uele
  • Ruki
    • Busira
    • Mombojo
  • Lulonga
  • Mongala
    • Ebola
  • Itimbiri
  • Aruimi
    • Ituri
  • Lomami
  • Lindi
  • Ĉopo
  • Lualaba
    • Loŭa
    • Ulindi
    • Luama
    • Lukuga
    • Lufira
    • Lubudi
    • Luvua

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie Kongo troviĝas en la Arbara ekoprovinco de la Afrotropika ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto. Plie la akvokolekta areo de Kongo ampleksas plurajn tersupraĵajn ekoregionojn.

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

  • H. Winternitz, East Along the Equator: A Journey up the Congo and into Zaire (1987)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]