Respubliko Kongo

El Vikipedio
(Alidirektita el Kongolo Brazavila)
Saltu al: navigado, serĉo
esperantlingva skiza mapo de la ŝtata areo

Respubliko Kongo (aŭ Kongo Brazavila) estas ŝtato en Centra Afriko. La landonomo, same kiel tiu de la Demokratia Respubliko Kongo, venas de la Konga Rivero kiu apartigas la du ŝtatojn.

  • Landkodo: CG.
  • E-nomo: [a] Kongolo, [o] Popola Respubliko Kongo.
  • Nacia nomo: République populaire du Congo.
  • Areo: 342.000 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Denis Sassou-Nguesso (1997).
  • Ĉefurbo: Brazavilo (586 mil).
  • Loĝantaro: 2.633 mil (1995), inter ili 51,7 % konganoj, 17,0 % tekeoj.
  • Ŝtatlingvo: franca.
  • Naciaj lingvoj: lingala, kituba
  • Eksporto: nafto, lignaĵo, kafo, kakao.
  • Pokapa MEP: 680 $.
  • Organizoj: UN (1960)
  • Historio: de 1910 parto de Franca Ekvatora Afriko. En 1960 akiris sendependecon. En 1992 okazis la unuaj demokratiaj elektoj.

Ekstera politiko [redakti]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Kongo Brazavila apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ [redakti]