Kongregaciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kongregaciismo (anglalingve Congregationalism) estas kristana movado influita de kalvinismo, kiu aperis en Anglio dum la dua duono de la 16-a jarcento. Ĝi firme ennestiĝis en Nord-Amerikon ekde la 17-a jarcento.

La kreado de tiu doktrino estas kutime atribuita al la angla teologiisto Robert Browne (1550-1633). Browne, kune kun la unuaj kongregaciismanoj, disvolvis la ideon, laŭ kiu Eklezio devas baziĝi sur interligo (angle covenant, vorto kiu difinas aliancon laŭ biblia vidpunkto). Tiu interligo estu klare konsentita inter individuoj, kiuj sentas sin tuŝitaj de dia gracio.

Kongregaciismo estas do fondita sur kontraktema, iasence demokratia ideologio, ĉar ĝi subtenas Eklezion formitan per la interkonsento de kristanoj. Ene de la Eklezio estu la loka asembleo—la kongregacio—de adorantoj la sola institucio, kiu tenas decidpovon.

Unuaj kongregacionistaj verkistoj