Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KONGREGACIOJ DE LA ROMA KURIO
Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo
titolo = Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo (latine: Congregatio pro Institutis Vitae Consecratae et Societatibus Vitae Apostolicae)
priskribo = ĝi lanĉas kaj regulas la praktikon de la evangeliaj konsiloj, kiel tiu estas realigata en la aprobitaj formoj de konsekrita vivo, kaj samtempe kontrolas kaj stimulas la aktivecon de la societoj de apostola vivo tra la tuta Katolika Latina Eklezio (Pastor Bonus, 105)
starigita = 27-a de majo 1586 de papo Siksto la 5-a
modifita = de papoj Klemento la 8-a 1601 kaj krome de Pio la 10-a (1908)
regata = de prefekto kiu nun estas...
kardinalo = João Braz de Aviz
sekretario = ĉefepiskopo José Rodríguez Carballo, franciskano de O.F.M.
adreso = Palazzo della Congregazioni, piazza Pio XII, 3 - 00193 Roma, telefono = 06 69884128
retejo = [www.vatican.va/roman_curia/congregations/ccscrlife/index_it.htm]

La Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo (latine: Congregatio pro Institutis Vitae Consecratae et Societatibus Vitae Apostolicae) estas unu el la naŭ Kongregacioj de la Roma Kurio.

Historia skizo

Tiu kongregacio devenigas siajn funkciojn el la Kongregacio por la regululoj (religiuloj komunume vivantaj sub regulo), fondita de papo Siksto la 5-a per motu proprio Romanus Pontifex kaj konfirmita per la apostola konstitucio Immensa Aeterni Dei de la 22-a de januaro 1588. En 1601, papo Klemento la 8-a ĝin kunigis al la Congregacio por la episkopoj (kiu fariĝis Congregacio por episkopoj kaj regululoj). Ĝi estis denove farita aŭtonoma far papo Pio la 10-a en 1908 per la apostola konstitucio Sapienti Consilio (ĉikaze ĝi ricevis la nomon kongregacio por la religiuloj kaj, post la Dua Vatikana Koncilio, papo Paŭlo la 6-a al ĝi atribuis la titolon “Kongregacio por la religiuloj kaj sekularaj institutoj per la apostola konstitucio Regimini Ecclesiae Universale, 1967). La nunan nomigon kaj sian novajn definitivan strukturon kaj celaron ĝi ricevis per la Konstitucio Pastor Bonus de papo Johano Paŭlo la 2-a (28-a de junio 1988).

Funkcioj

Temas pri la administra ofico kiu, ankaŭ se konsiderita rilate la nura latinan Eklezion), okupigas pri ĉio kio koncernas la reliagiajn institutojn (nome, religiaj ordenoj kaj kongregacioj, jen viraj kaj virinaj), sekularaj institutoj kaj la societoj de apostola vivo rilate reĝimon,disĉiplino, studoj, rajtoj kaj privilegioj... Ĝi ankaŭ kompetentas pri aprobo de la statutoj de la novaj institutoj kaj la dimisiiĝo de votintoj.

Tiu kongregacio estas prezide regata de kardinalo, kiu nune estas (aŭgusto 2014) brazila kardinalo João Braz de Aviz kiu estis ŝarĝita de papo Benedikto la 16-a la 4-an de januaro de 2011.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

[1]Plurlingve: Profilo de la Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj de apostola vivo.Eksteraj ligiloj