Kongregacio por la katolika edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongregacio por la katolika edukado
Kongregacioj de la Roma Kurio
Komenco 15-a de januaro 1588 vd
Fino 5-a de junio 2022 vd
Poste Ministerio pri Kulturo kaj Eduko de la Roma Kurio vd
Lando(j) Vatikano vd
Agareo

katolika eduko
• katolika eduka institucio

Retejo Oficiala retejo
vdr
KONGREGACIOJ DE LA ROMA KURIO
“KONGREGACIO POR LA KATOLIKA EDUKADO DE LA SEMINARIOJ KAJ PORSTUDAJ INSTITUTOJ”
latine = Congregatio de Institutione Catholica (de Seminariis atque Studiorum Institutis
mallonge = KONGREGACIO POR LA KATOLIKA EDUKADO
celo = Spirita kaj kultura formiĝo de la pastraro evangelizontaj en la mondo laŭ la direktivoj de la “Pastor Bonus”
naskiĝodato = 1588 (Siksto la 5-a)
reodigo = 1-a de decembro 1915 (Benedikto la 15-a)
nova nomo = 1967 (Paŭlo la 6-a)
definitiva nomo = 1988 per la “Pastor Bonus” de Johano paŭlo la 2-a
nuna Prefekto = Kardinalo Zenon Grocholewski
sidejo = Palazzo della Congregazioni, Piazza Pio XII, 3 - 00193 Roma
retejo = www.vatican.va/roman_curia/congregations/ccatheduc/index_it.htm
estraro = 31 ekleziaj membroj

La Kongregacio por la katolika Edukado de la Seminario kaj Porstudaj Institutoj) - latinlingve: Congregatio de Institutione Catholica (de Seminariis atque Studiorum Institutis) estas unu el la naŭ kongregacioj de la Roma Kurio

Historiaj mallongaj sciigoj[redakti | redakti fonton]

Antikvajn epokojn, la zorgo pri seminarioj estis konfidita al la Kongregacio por la Episkopoj. Siksto la 5-a per la Apostola Konstitucio Immensa Aeterni Dei de la 15-an de januaro 1588 starigis juran organismon kun la nomo Congregatio pro Universitate Studii Romani (Kongregacio por la universitato de la Roma Studo), por ke ĝi prezidu la studojn de ciuj studinstitutoj de la katolika mondo kaj aparte sur tiuj je eklezia fondado (Bolonjo, Parizo, Salamanko). Sed tiu kongregacio iom post iom malaperis. sed tiu kongregacio iom post iom malaperis.

En 1824, papo Leono la 12-a starigis la Congregatio Studiorum (Kongregacion por la studoj), antaŭe kun la celo ke ĝi pezidu en ĉiuj lernejoj de la Papa Ŝtato, poste, ekde 1870 (kiam la eklezia ŝtato ĉesis ekzisti), en ĉiuj papaj universitato: papo Benedikto la 15-a, en 1915, elkorpigis el “Koncistora Kongregacio” la sekcion rilatan la seminarioj kaj ĝin kunfandis kun la “Kogregacio por la Studoj” kreante tiel la “Kongregacion por la Seminarioj kaj Universitatoj de la Studoj”. Per la apostola konsitucio Regimini Ecclesiae Universae de 15-a de aŭgusto 1967 papo Paŭlo la 6-a al ĝi asignis la nomon de “Kongregacio por Katolika Instruo”.

Dum la papado, fine, de papo Johano Paŭlo la 2-a, per la apostola konstitucio Pastor Bonus de la 28-a de junio 1988, ĝi alprenis la nuna nomon.

Funkcioj de tiu Kongregacio[redakti | redakti fonton]

La kompenteteco de tiu Kongregacio etendiĝas: sur seminarioj kaj sur la Domoj de Formigo de la institutoj religiulaj kaj sekularaj (escepte de tiuj destinitaj al la preparo de misiista kleriklaro kaj de kleriklaro de la Orientaj Eklezioj, kiuj falas sub la jurisdikcio respektive de la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj kaj la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj; sur la Pontifikaj Universitatoj, sur la fakultatoj kaj institutoj de supera edukado dependantaj de ekleziaj aŭtoritatoj.

Tiu dikastero en sia dokumento de la 4-a de novembro 2005 asertis ke la Eklezio «ne povas akceptitaj en semonarioj kaj aliri al la Sanktaj Ordinoj tiujn kiuj praktikas samseksemo, prezentas samseksemajn tendencojn profunde radikitajn aŭ konfesas la tieldiritan “kulturon gejan”».

La estraro de tiu Kongregacio estas nune (2012) konstituita el 31 membroj inter kiuj [Kardinalo]]j, Ĉefepiskopoj kaj Episkopoj: la prefekto estas pola kardinalo Zenon Grocholewski, nomumita la 15-an de novembro 1999 de Johano Paŭlo la 2-a

Kronologio de la Prefektoj[redakti | redakti fonton]

Esteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Profilo de la Kongregacio kaj diverslingvaj fdokumentoj.
  • [2] Latinlingva teksto de la “Pastor Bonus”.
  • [3] Italligvaj Dokumentoj de la Kongregacio por la katolika Eduko de la Seminario kaj Porstudaj Institutoj”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]