Kongresa Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pola Reĝlando
Origina nomo Królestwo Polskie (pole)
Царство Польское (ruse)
18151830 Rusia Imperio 
Merchant ensign of Vistula ships of Congress Poland.svg
flago
Great Coat of Arms of Congress Poland.svg
blazono
Geografio
Karte kongresspolen.png
germanlingva mapo pri Kongresa Pollando (helverde en la centro, markita "KONGRESSPOLEN")
Ĉefurbo:
Areo:
127.000 km² [1]
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
3.300.000 (1831)
oficiale: rusa, ĝis 1863 ankaŭ pola
Ŝtat-strukturo
zloto ĝis 1850
rublo ekde 1850
Estiĝo:
Pereo:
1830 popola ribelo; caro Nikolao la 1-a nuligas la konstitucion kaj senpere aligas Pollandon al rusa carlando (1867 eĉ la nomo "Pollando" estis ŝanĝita al "Vistula regiono")
Antaŭaj ŝtatoj:
Respubliko de Ambaŭ Nacioj Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Dispartigoj de Pollando Dispartigoj de Pollando
Varsovia Duklando Varsovia Duklando
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Historio
v  d  r
Information icon.svg
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Kongresa Pollando estas neoficiala nomo de konstitucia pola reĝlando, kiu estis kreita laŭ interkonsento de la Viena Kongreso dum la jaro 1815. Ĝi fakte estis regiono dependa de la Rusia Imperio, ĉar la titolo de pola reĝo dum tiu epoko aŭtomate apartenis al la rusa caro. Ene de la Rusia Imperio la ŝtaton oni nomis ankaŭ "vistula regiono". Senpere antaŭ la ekesto de Kongresa Pollando dum la jaro 1795 la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj la Rusia Imperio estis disdividintaj inter si la Respublikon de Ambaŭ Nacioj, kaj dum 1807 la franca imperiestro Napoleono sur la teritorio de Pollando instalis regnon kun la nomo Varsovia Duklando.

15 jarojn post la ekesto de la reĝlando, dum la jaro 1830 okazis popola ribelo, kaj la caro Nikolao la 1-a de Rusio dum la sekva jaro 1831 malvalidigis la konstitucion. La sekva konstitucia leĝo de 1831 baldaŭ estis misatentata. Inter la jaroj 1833 ĝis 1856 regis politika ĥaoso. Post la malvenko de la Rusia Imperio dum la Krimea Milito la nuna caro Aleksandro la 2-a de Rusio instigis reformojn, kiuj ankaŭ koncernis Kongresan Pollandon. Komenciĝis epoko de "konservema liberaliĝo" kaj la polaj nobeloj ekhavis pli ampleksajn rajtojn. Dum la jaro 1860 Kongresa Pollando havis 4,8 milionojn da enloĝantoj, kaj Varsovio, la plej granda urbo de la lando, 230.000 enloĝantojn.

La pola ribelo de 1863 interrompis la evoluon. La ribelaj gvidantoj estis mortigitaj, rajtoj kaj kulturaj privilegioj de la poloj limigitaj. Ĝis la jaro 1887, kiam ekestis Esperanto, Kongresa Pollando ĉefe pro investoj el okcidenteŭropaj landoj iĝis la plej prospera kaj plej evoluiĝinta provinco de la Rusia Imperio. Kvankam regis politika cenzuro, estis iom pli da lingva aŭtonomeco ol en la apuda Litovio, la "alia parto" de la antaŭa Pola-Litova Unio, kiu estis rekte alkroĉita al Rusio. Ambaŭ teritorioj daŭre tre karakteriziĝis per granda malplimulto da judoj, kiuj en multaj urboj - kiel ekzemple en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto - estis la plimulto de la enloĝantaro.

Politike la situacio ne pliboniĝis. Dum la jaro 1900 en Kongresa Pollando estis 9,4 milionoj da enloĝantoj. La ekrego de la caro Nikolao la 2-a de Rusio ne ŝanĝis la politikajn cirkonstancojn, sed pro la Rusia-Japania Milito kaj la revolucio de la jaro 1905 la regantoj cedis iom pli da aŭtonomeco en kulturaj kaj religiaj demandoj.

Dum la jaro 1916 kadre de la Unua Mondmilito armeoj de la Germana Regno kaj de Aŭstrio-Hungario okupis kaj nuligis la regnon Kongresa Pollando. Ekestis pola reĝlando laŭ beno de la du okupantaj ŝtatoj, sed tiu regno nur ekzistis ĝis la fino de la milito.

Reĝoj de Kongresa Pollando[redakti | redakti fonton]

en persona unio kun caro de Ruslando:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norman Davies: God's Playground. Band 2: 1795 to the present. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-925340-4, S. 225. Antaŭrigardo ĉe Google Books